Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Bangladeŝo testas novan rizospecion Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 10
MalbonePlej bone 
Azio - Sciencoj
BANGLADEŜO - 16-an de decembro, 2009.

Esploristoj en Bangladeŝo staras nun en la fina etapo de elprovo de tri novaj rizovarioj, kiuj laŭ ili povos supervivi la ĉiujaraj inundoj. Oftege pli ol 20% de Bangladeŝo troviĝas sub akvo, kaj milionoj da tunoj da rizo estas perditaj. Dum normalaj rizovarioj mortas post du- tritaga restado en akvo, testoj montras, ke la novaj specioj povas supervivi pli longe ol du semajnoj.

Esploristoj
diras, ke la novaj varioj povus plibonigi la landan ĉiujaran rikolton. Sciencistoj ĉe la Bangladeŝa Esplorinstituto pri Rizo (angle BRRI), en la ĉirkaŭaĵo de la ĉefurbo Dako, esperas, ke la registaro baldaŭ aprobos la uzadon de tiuj novaj varioj kaj ke kultivistoj povos komenci kultivi ilin antaŭ la sekvonta musono. "Pli ol du milionoj da hektaroj suferas pro la postefikoj de subitaj inundoj, sekve, se ni akiras unu du pliajn tunojn da rizo en ĉiu rikolto, tiam Bangladeŝo multe pli proksimiĝos al konstanta memsufiĉeco pri manĝaĵoproduktado," Ĥandakar Ifteĥarudaula, la ĉefesploristo, diras. Li kredas, ke la novaj varioj povos helpi al Bangladeŝo pritrakti la efikon de tutmonda varmiĝo, ĉar sciencistoj timas, ke la inundoj probable plimalboniĝos estontece.

Rizo estas kultivaĵo kiu estas absolute havenda por la landa supervivo. "Rizo estas vivo por Bangladeŝanoj. Ĝi provizas per 70% de manĝaĵokalorioj, kaj 70-80% de la kultivistoj en la lando sin vivtenas per rizokultivo," Sro Ifteĥarudaula deklaras.

Unu el la
varioj, nomata "Swarna-Sub1", jam estis enkondukita sukcese en Baraton, dum la du aliaj estas evoluigitaj de la Bangladeŝa Esplorinstituto pri Rizo mem, kiu utiligas ofte kultivitan lokalan rizovarion. La sciencistoj ne uzas genetikan modifadon, sed tra hibridigaj teknikoj povas enkonduki inundorezisteman genon en malsamajn rizovariojn.

Tio estas
kunlabora projekto rilate al sciencistoj de diversaj landoj, kiuj kune laboras tra la Internacia Esplorinstituto pri Rizo en Filipinoj, kaj financata de la Fonduso Bill kaj Melinda Gates. Laboro ankaŭ estas farita por evoluigi rizon kiu povos kreski en saleca akvo. Tiu rizo helpos kultivistojn en marbordaj lokoj, kie la leviĝanta marnivelo minacas inundi bienlandon.

Laŭ
novaj donitaĵoj disponigitaj en septembro ĉi tiun jaron, ĝis 20 milionoj da homoj en malalta Bangladeŝo estas minacataj de la leviĝanta marnivelo en la venonta jardeko. Sciencistoj antaŭvidis, ke saleca akvo povus eniri foren en la internan landon, kio  malfaciligos la kultivadon de ĉefaj nutraĵoj kiel rizo.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi