Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| MOS zorgas pri la rezisteco de paludismo |
|
|
| Azio - Sciencoj |
![]() TAJLANDO / KAMBOĜO - 19-an de majo, 2009.La apero de rezista paludisma stamo kontraŭ la artemisinino, ĉe la limo inter Tajlando kaj Kamboĝo, timigas al la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) pri ekaltiĝo de kuracil-rezisteco. La uzo de rimeda kunigo, kunliganta la artemisininon (ACT) estis grava boniĝo por la batalo kontraŭ la paludismo / malario. Sanigante pli ol 90 elcentojn de la personoj infektitaj, la uzo de la ACT malaltigas la elcenton de la infektitaj personoj en pluraj landoj. Sed, laŭ du esploroj kaj laŭ la elrigardeca sistemo de la MOS, la "plasmodium faciparum" ŝajne montras rezistecajn signojn al ACT ĉe la limo inter Tajlando kaj Kamboĝo. Tiu rezisteco al kuraciloj timigas al la MOS pri nova ekaltiĝo de paludismo. "Se ni ne malrapidigas la rezistecan paludismon ĉe la limo inter Tajlando kaj Kamboĝo, tiu ĉi povus disiĝi rapide al najbaraj landoj kaj minaci ĉiujn niajn klopodojn kontraŭ tiu mortiga malsano",avertis Hiroki Nakataris, la ĝenerala subdirektoro de la MOS pri la temoj "aidoso", "ftizo", "paludismo" kaj neglektataj tropikalaj malsanoj". Laŭ la MOS, ni agu rapide. La kunordigisto pri la batalo kontraŭ paludismo / malario por la MOS , Pascal Ringwald, deklaris, ke "je tiu nivelo, la eblecoj por eldetruo de la kuracil-rezistanta stamo dependas de ĝia disiĝo. Se ĝi estas limigata al la koncernata regiono, la eblecoj estas tre altaj, sed se ĝi jam disiĝis el la regiono, ni ne povas imagi la gravecon de la konsekvencoj" Tiu timo estas tiel grava, ke la MOS decidis pagi 17, 3 milionojn da eŭroj kiuj devenas de la organizaĵo "Bill kaj Melinda Gate" por reteni kiel eble plej rapide la parazitojn rezistantajn. Tiu mono servos interalie por provi eldetrui la rezistantajn plamodojn per serĉado de ĉiuj malsanuloj en la zono kaj ilian saniĝon per la bona rimedo, por batali kontraŭ la disiĝilo kaj ekkomenci fundamentajn esplorojn. Legu pli pri tiu malsano : Malario Tradukis la artikolon Anthony Lucas el la revuo Biofutur. Dankon ! |





TAJLANDO /
KAMBOĜO - 19-an de majo, 2009.