Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉinio denove trafata de birda gripo |
|
| Azio - Sciencoj |
ĈINIO - 22-an de januaro, 2009.Ĉina sano fakulo diris, ke la lando verŝajne spertos epidemion de homa birda gripo en la sekvontaj monatoj. Shu Yue Long, de la Nacia Centro por Kontrolo kaj Malhelpo de Malsanoj, diris, ke Ĉinio necesas labori pli forte por malhelpi disvastiĝon de birda gripo. La averto venis post kiam la ministerio pri Sanaferoj anoncis, ke 16-jaraĝa knabo mortis en la centra provinco de Hunan. La homa formo de birda gripo ĵus kaŭzis tri mortojn ĉi tiun jaron. Vintro kaj printempo estas ĉefaj sezonoj dum kiuj la birda gripo evoluas, kiam pli ol 70% de kazoj okazas. Milionoj da Ĉinoj hejmeniras por la ĉina Nova Jaro, pliigante la ŝancojn de infekto, li diras, kaj printempe, migrantaj birdoj portas la viruson super grandaj distancoj. Lundon, la aŭtoritatuloj anoncis, ke virino en orienta provinco Shandong mortis pro birda gripo. Kaj antaŭ du semajnoj, 19-jara virino mortis en Pekino post pritrakto de anasoj. Dume, dujara infaneto laŭ lastaj raportoj estis en vivminaca stato. La viruso H5N1 ĵus estis retrovita kaj estas karakterizata kiel "stabila". Ĉina kaj honkonga amaskomunikilaro raportas, ke la patrino de tiu infaneto mortis ĉi-monate post elmontro de tiaj simptomoj kiuj similas al tiuj de birda gripo, sed pri ŝia morto oni ne oficiale kulpigas la birdan gripon. La ekpliiĝo de mortoj pro birda gripo en la urbego kaŭzas maltrankvilon en Honkongo, kie konsumantoj ne manĝas kortobirdojn envenigitajn de la ĉina metropolo. La ĉina ministerio pri agrikulturo diris lastan dimanĉon, ke neniu epidemio de birda gripo estis eltrovita en la provincoj Shanxi kaj Henan post kiam la du infektoj estis konfirmitaj. Honkonga sekretario por manĝaĵo kaj sano, Dro York Chow, deklaris, ke ĉi tiu situacio estas zorgiga. "Estas du ĉefaj lokoj pri kiuj ni zorgas : unu estas tio, ke se ne estas ekinfestiĝo de birda gripo en kortobirdoj kaj tamen estas homaj kazoj, ĉu ĉi tio signifas, ke la viruso ŝanĝiĝis ? "Due, ni zorgas pri ĉu estas pli da tielnomataj "malpeze infektitaj kokoj" kiuj efektive portas la viruson kaj transdonas la malsanon, kaj kiuj tamen montras neniun simptomon nek mortas pro tiuj malsanoj." La ministerio diris, ke Ĉinio hodiaŭ "alfrontas malgajan situacion" ĉar birda gripo minacas ekinfesti najbarajn landojn, la ĉina ŝtata novaĵagentejo Xinhua raportas. Ĉinio havas la mondan plej grandan loĝantaron en kortobirdoj kaj ĝi estas ĉefa loko en la batalo kontraŭ la viruso H5N1, kiu reaperis en Azio en 2003, mortigis almenaŭ 247 homojn. H5N1 ne trafas facile homojn sed fakuloj timas, ke ĝi povus mutacii kaj kaŭzi tutmondan pandemion. |



ĈINIO - 22-an de januaro, 2009.