Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Barata sondilo tuŝas Lunon |
|
| Azio - Sciencoj |
BARATO - 15-an de novembro, 2008.La unua senpilota lunokosmoŝipo iam lanĉita de Barato, Chandrayaan 1, metis sondilon unuavide sur la Lunon. La sondilo, pentrita de la barata flago, hieraŭ surteriĝis, aŭ pli bone surluniĝis je 20:34 (15:04 UT), anoncis la Barata Spaca Esplororganizo (angle ISRO). Ĝi elfaros diversajn eksperimentojn, inter kiuj estas mezuro de la kunmetaĵo de la Luna atmosfero. La misio estas konsiderata kiel grava paŝo por Barato kiu provas paŝoteni kun alia kosmovojaĝantaj landoj en Azio. La sukceso de la misio estas aklamita en Barato kie multaj vidas ĝin kiel alian postesignon de la lando ekapero kiel tutmonda potenco. Antaŭe ĉi tiun semajnon Chandrayaan 1 komencis orbiti ĉirkaŭ la Luno, tri semajnojn post la lanĉo de la Centro de Kosmo-Operacoj en suda Barato. La falo de la sondilo nomata "Moon Impact Probe" (MIP), kiu pezas 30 kg, metas finon al la unua fazo de la misio. "Dum la falo al la luna surfaco, Chandrayaan 1, per videokamerao elsendis lunajn bildojn al la ISRO komandejo," proparolanto diris al AFP novaĵagentejo. En la venontaj tagoj, la sondilo mezuros la kunmetaĵon de la Luna ekstrememaldika atmosfero, aŭ "ekzosfero". Dum la sekvontaj du jaroj, Chandrayaan 1 mapos tri-dimensian atlason de la Luno kaj ankaŭ serĉos la ceeston de akvoglacio pere de instrumentoj konstruitaj de Barato kaj aliaj landoj inter kiuj estas Usono, Britio kaj Germanio. La prezidanto de la barata programo de kosmoesploro, Madhavan Nair, deklaris, ke la misio estas 95% sukcesa ĝis nun, kaj anoncitan la lanĉon de dua alluna misio en 2012. "Ni ĵus sukcese metis nian nacian flagon sur la lunan surfacon," li diris ĉe gazetara konferenco. Sro Nair ankaŭ diris, ke Barato jam pripensas eblecon sendi sateliton al Marso. |



BARATO - 15-an de novembro, 2008.
La sukceso de la misio estas aklamita en Barato kie multaj vidas ĝin kiel alian postesignon de la lando ekapero kiel tutmonda potenco. Antaŭe ĉi tiun semajnon Chandrayaan 1 komencis orbiti ĉirkaŭ la Luno, tri semajnojn post la lanĉo de la Centro de Kosmo-Operacoj en suda Barato. La falo de la sondilo nomata "