Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Nova sistemo kontraŭ cunamoj lanĉita |
|
| Azio - Sciencoj |
INDONEZIO - 11-an de novembro, 2008.Indonezio ĵus lanĉis novan sistemon pri frua averto de cunamoj, destinita por doni al la publiko en marbordaj lokoj sufiĉan tempon por eviti cunamojn antaŭ ol ili atingas teron. Sed fakuloj kiuj laboras en la starigo de la sistemo agnoskas, ke kelkaj lokoj de la lando, inter kiuj estas la provinco de Aceh, ne estos plene protektataj de ĝi. La projekto estas rekta rezulto de la ruiniga cunamo en la Hinda Oceano, kiu frapis la landon en 2004. 250 000 homoj mortis, pli ol duono de ili en Aceh. La nova sistemo pri frua averto estis lanĉita en Ĝakarto de la indonezia prezidento Susilo Bambang Yudhoyono. Sed Dro Lauterjung, proparolanto por la germana registaro kiu helpas en la programo, diris, ke profundmaraj buoj kiuj servos por kontroli kaj detekti ŝanĝojn de marniveloj ankoraŭ ne estas instalitaj ĉirkaŭ la insuloj de Balio, Flores kaj la norda parto de Sumatro, kiu inkluzivas Aceh. Tio signifas, ke tie estus "malfruiĝo" por antaŭvidi kaj anonci eblan cunamon. Ĉirkaŭ triono de la sismografoj inkluzivitaj en la registara plano ankaŭ estas instalotaj. Kaj Dro Sri Woro, la estro de la indonezia meteologia agentejo, diris, ke ankoraŭ restas "infrastrukturaj problemoj" por fininstali la reton de sentiloj kaj stacioj kiuj devus labori glate kune. La lastgsemajna ceremonio markis la formalan lanĉon de la sistemo, kiu espereble estos plene kompletigita antaŭ 2010, kvankam estas plejparte jam funkcianta. Ekde la cunamo en la Hinda Oceano antaŭ kvar jaroj, Indonezio spertis du aliajn ondojn laŭ siaj Javan kaj Sumatraj marbordoj. La lasta de ĉi tiuj, en septembro pasintjare, estis sukcese antaŭvidita de la nova sistemo. La nova sistemo dependas de tri ĉefaj partoj : unue, sismografoj avertas pri iu tertremo kiu probable ekkaŭzos cunamon, tiam satelitoj kontrolas ŝanĝojn en la tera krusto, dum tajdogaŭĝoj kaj profundmaraj buoj mezuras ĉu marnivelo estas rezulte efektive ŝanĝanta . Indonezio sidas ĉe la renkontpunkto de tri teraj tektonaj platoj kaj preskaŭ 60% de ĝia vasta marbordo estas minacata de cunamoj. La nova reto estas konstruata pere de kelkaj fremdaj donacantoj, inter kiuj estas Germanio, Japanio kaj Ĉinio. |



INDONEZIO - 11-an de novembro, 2008.
La nova sistemo pri frua averto estis lanĉita en Ĝakarto de la indonezia prezidento Susilo Bambang Yudhoyono. Sed Dro Lauterjung, proparolanto por la germana registaro kiu helpas en la programo, diris, ke profundmaraj buoj kiuj servos por kontroli kaj detekti ŝanĝojn de marniveloj ankoraŭ ne estas instalitaj ĉirkaŭ la insuloj de Balio, Flores kaj la norda parto de Sumatro, kiu inkluzivas Aceh. Tio signifas, ke tie estus "malfruiĝo" por antaŭvidi kaj anonci eblan cunamon. Ĉirkaŭ triono de la sismografoj inkluzivitaj en la registara plano ankaŭ estas instalotaj. Kaj Dro Sri Woro, la estro de la indonezia meteologia agentejo, diris, ke ankoraŭ restas "infrastrukturaj problemoj" por fininstali la reton de sentiloj kaj stacioj kiuj devus labori glate kune. 