Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ? |
|
|
|
| Azio - Politiko |
ĈINIO ( TIBETO) - 19-an de majo, 2011.La "pordo estas malfermita" por reveno de la dalailamao, asertas Padma Choling, la de Pekino nomita prezidanto de la aŭtonoma regiono Tibeto. "Se li deziras reveni, la pordo al Ĉinio estas ĉiam malfermita", deklaris ĵaŭdon, S-ro Choling, liverante la unuan komenton de tiel alta respondeculo ekde kiam la dalailamao anoncis sian rezignon de politika rolo kaj estro de Tibetanoj en ekzilo, sed konservas sian rolon de spirita gvidanto. "Se la dalailamao vere retiriĝas kiel li tion deklaris, se li ĉesas separismajn aktivecojn, se li haltas maltrankviligi la stabilecon de Tibeto kaj se li vere koncentriĝas pri budhismo, tiam tio estos pozitiva por Tibeto", li aldonis. "La esenca punkto restas, ke li vere rezignu pri la sendependeco de Tibeto", pli diris S-ro Choling. La dalailamao jam forlasis sian komencajn postulojn pri sendependeco por sia naskiĝa tero kaj parolas nun de iu "larĝa aŭtonomeco". Sed Pekino akuzas lin, ke li rekomendas apartismon kaj petas al li regule forlasi definitive ĉiun impeton al sendependeco. Lastan monaton, la Tibetanoj en ekzilo elektis sian novan ĉefministron, Lobsang Sangay, juristo 43-jara, kiu havos taskon repreni la politikan rolon korpigitan de jardekoj de la dalailamao. Post la malsukceso de ribeloj kontraŭ la ĉina ĉeesto en Lhasa en 1959, la dalailamao trovis rifuĝejon en Dharamsala, en Barato, kie sieĝas la ekzilitaj registaro kaj la tibeta Parlamento. Ĉinio, kiu asertas, ke ĝi "pace liberigis" Tibeton en 1951, kontrolas ĉiam pli severe tiun aŭtonoman regionon kaj la limajn provincojn kun tibeta loĝantaro, ekde la kontraŭĉinaj ribeloj de 2008. La Tibetanoj plendas pri senkompata subpremo de la ĉinaj aŭtoritatoj. Fonto : AFP Ankaŭ legu :
|





ĈINIO (
TIBETO) - 19-an de majo, 2011.
La dalailamao jam forlasis sian komencajn postulojn pri sendependeco por sia naskiĝa tero kaj parolas nun de iu "larĝa aŭtonomeco". Sed Pekino akuzas lin, ke li rekomendas apartismon kaj petas al li regule forlasi definitive ĉiun impeton al sendependeco. 