Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
BARATO /  TIBETO - 10-an de marto, 2011.

La Dalai-Lamao anoncis tiun ĵaŭdon, ke li antaŭvidas rezigni sian funkcion de tibeta ĉefo en ekzilo, estimante, ke la tempo venis por lasi sian lokon al nova estro "libere elektita". "Mia deziro transdoni la povon havas nenian ligon kun ia volo rezigni pri respondecoj", deklaris la Dalai-Lamao dum parolado en Dharamsala, en la nordo de Barato, kie vivas la ekzilitaj Tibetanoj. "Tion mi faru por la bono de Tibetanoj. Mi ne sentas min malkuraĝigita", li aldonis.

La estro de ekzilitaj Tibetanoj, 75-jaraĝa Nobel-premio pri Paco, aldonis, ke li petos ŝanĝon ebligante al li rezigni pri siaj funkcioj dum la proksima sesio de la tibeta Parlamento en marto. Proparolanto de la Dalai-Lamao jam estis anoncinta en novembro lian intencon forlasi la postenon de tibeta estro en ekzilo, por malpezigi lian laboroŝarĝon kaj redukti lian oficialan rolon, sen tamen forlasi lian spiritan rolon.

La Dalai-Lamao havis nur 15 jarojn kiam li estis nomita "ŝtatestro" en 1950 post la alveno de la ĉinaj komunismaj trupoj en Tibeto. Pli alta rango de la tibeta budhismo, la Dalai-Lamao estas konsiderata kiel la reinkarniĝaĵo de la unua Dalai-Lamao naskiĝinta en 1391. Li fuĝis el Ĉinio en 1959 por rifuĝi al Dharamsala post la malsukceso de ribelo kontraŭ la regado de Pekino. "Ekde la 1960-aj jaroj, mi ne ĉesis ripeti, ke la Tibetanoj bezonas estron libere elektitan de la tibeta popolo mem, al kiu mi povos transdoni la povon", li deklaris. "Hodiaŭ, la momento estas atingita por meti tion en apliko."

Dum lia parolado ĵaŭda, markante la datrevenon de la ribelo de 1959, la Dalai-Lamao tamen certigis, ke li ne forlasos la politikan lukton kaj restos "engaĝita por ludi sian rolon por la justa kaŭzo de Tibeto".

Malgraŭ sia aĝo kaj kelkaj sanproblemoj, li daŭre vojaĝas por paroli pri la lukto de la tibeta popolo. Li deklaris ĵaŭdon, ke li ricevis multajn alvokojn "ripetitajn kaj sincerajn" el Tibeto sed ankaŭ el aliaj mondopartoj kiuj petis al li daŭrigi sian politikan rolon.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi