Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉina Komunista Partio kunvenas dum vastiĝas vokoj al reformo |
|
|
|
| Azio - Politiko |
![]() ĈINIO - 15-an de oktobro, 2010.Gvidantoj de Ĉinio renkontiĝas malantaŭ fermitaj pordoj en la ĉefurbo Pekino tiun vendredon, dum la reganta Komunista Partio preparas diskutojn pri ekonomia planado, planoj pri heredo de la povo kaj la amplekso de ajnaj politikaj reformoj. La Komunista Partio de Ĉinio malfermis sian ĉiujaran renkontiĝon hodiaŭ por diskuti la nacian kvin-jaran planon. Oni konjektas, ke politika reformo povus esti en la tagordo de la sinkaŝema renkontiĝo. La asembleo de la ĉirkaŭ 300-membra Centra Komitato en Pekino, kiu daŭros ĝis lundo, estas tipe okazigita en granda sekreteco kaj detaloj publikigotaj nur post kiam ĝi finiĝos. Eĉ la loko ne estas publike anoncita.La novaĵagentejo Xinhua diris, ke la renkontiĝon ĉeestas la prezidento Hu Jintao, la ĉefministro Wen Jiabao kaj aliaj pintaj gvidantoj, kaj tie ili "diskutos proponojn por la venonta nacia kvin-jara evoluoplano" de 2011 al 2015. Tamen estas ankaŭ konjektoj, ke politika reformo povus esti varma temo, pro tio, ke Sro Wen - ĝenerale vidita kiel pli liberala ol Sro Hu, kiu estas partia prezidento - esprimis nekutime fortan peton pri politika reformo. La reforma debato intensiĝis en Ĉinio, post kiam la disidenta Liu Xiaobo lastan semajnon fariĝis la unua Ĉino gajninto de la mondfama Nobel-Premin pri Paco. Tio furiozigis la ĉinan registaron. Laŭ analizistoj kaj specialistoj pri ĉinaj aferoj, tio ne signifas, ke gvidantoj debatos ion ajn kiu similus al okcidenta demokratio, sed tio ja estas signo de malkontento inter membroj de la reganta Komunista Partio, kiu estas perceptita kiel manko de demokratio ene de la partio mem superregita de Hu Jintao. Hu venis al potenco en 2003 inter esperoj, ke li povus gvidi ĉinan politikon al pli liberala direkto sed tiuj esperoj poste forvaporiĝis, diris Willy Lam, analizisto pri ĉina politiko ĉe la ĉina Universitato de Honkongo. "Hu Jintao havas multan povon kaj li ne deziros fari ajnajn rapidajn movojn (reformoj ene de la partio). La asembleo povus fini kun kelkaj supraĵaj promesoj pri la afero sed nenio pli," li diris. Multaj ankaŭ malfeliĉas pro ekonomia strukturo ĉiam pli sub dependo de potencaj ŝtato-ligitaj industrioj, kaj kiuj subpremas konkurencon, kaj kondukas al vasta malegaleco, analizistoj diras. Wen diris ĉi tiun monaton en intervjuo ĉe la usona CNN (cenzurita en Ĉinio), ke laŭ li "demokratio kaj libereco iĝos nerezisteblaj", tiel eĥante rimarkojn kiujn li jam faris en aŭgusta parolado.Vendrede, pli ol 100 ĉinaj scienculoj, aktivuloj kaj leĝistoj subskribis leteron kiu petas demokration kaj elkarcerigon de Liu Xiaobo kune kun ĉiuj aliaj politikaj kaptitoj. Antaŭe, 23 eksaj pintaj komunistaj oficialuloj kaj amaskomunikilaraj gvidantoj eldonis akran malferman leteron al la registaro kaj petas la protekton de esprim-libereco, kiu estis kvazaŭsanktigita en la nacia konstitucio. La pasintsemajne interreten poŝtita letero avertis, ke la Partio povus "morti naturan morton" se ĝi ne reformiĝos. La kvin-jara plano laŭatendite enhavos malmultajn surprizojn, kiel ekzemple la reaserton pri daŭranta evoluo de la ekonomio por dependi pli de la enlanda mendo ol eksterlandaj merkatoj, kaj plilarĝigi la socian sekurecan reto por malhelpi malstabilecon en la malriĉaj subklasoj. Fonto : Novaĵagentejoj diversaj |






ĈINIO - 15-an de oktobro, 2010.
kaj detaloj publikigotaj nur post kiam ĝi finiĝos. Eĉ la loko ne estas publike anoncita.
konkurencon, kaj kondukas al vasta malegaleco, analizistoj diras. Wen diris ĉi tiun monaton en intervjuo ĉe la usona CNN (cenzurita en Ĉinio), ke laŭ li "demokratio kaj libereco iĝos nerezisteblaj", tiel eĥante rimarkojn kiujn li jam faris en aŭgusta parolado.