Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Kiu ricevos Nobel-Premion por Liu ? |
|
|
|
| Azio - Politiko |
![]() ĈINIO - 12-an de oktobro, 2010.La edzino de la enkarcerigita ĉina disidento Liu Xiaobo diris tiun mardon, ke li petis al ŝi iri al Norvegio nome de li, por ricevi la Nobel-Premion pri Paco, sed agnoskis, ke tio estos "komplika". La Premio de Liu estis anoncita vendredon, kaj tiu ĉi anonco furiozigis la registaron de Ĉinio, kiu konsideras la batalon de Liu por demokrataj reformoj en Ĉinio kiel ŝtatsubfosado kaj protestis kontraŭ la decido de la norvega ĵurintaro. Telefone pridemandite de la franca novaĵretejo "Mediapart", ĉu ŝi deziras ĉeesti la ceremonion, la edzino de Liu, Liu Xia, deklaris : "Jes, tio estas tre grava kaj Liu Xiaobo deziras absolute, ke mi ĉeestu. Mi ankaŭ deziras tien iri, sed tio estas komplika. Mi havas pasporton, sed mi ne havas permeson forlasi mian propran domon. Kaj se mi decidas flugi al Norvegio, ĉu ili lasos min reveni al Ĉinio?" Ŝi diris, laŭ franca traduko de Mediapart. "Kio ajn okazos, nuntempe la ĉinaj aŭtoritatoj ne transdonis al mi ajnan averton koncerne la ceremonion," aldonis ŝi. La 54-jara Liu, iama universitata profesoro, estis ĵetita en prizonon en decembro 2009 por daŭro de 11 jaroj pro ŝtatsubfosado, konvinkiĝo kiu incitis internacian koleregon kaj tiris atenton al lia kampanjo por demokrataj rajtoj. Ekde li ricevis la Premion, Liu Xia povis viziti lin, sed ŝi diras, ke ŝi nun restas blokita en sia propra domo sub efika kontrolo. Ankaŭ legu :
|






ĈINIO - 12-an de oktobro, 2010.