Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Letero el Ĉinio... PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
ĈINIO - 11-an de oktobro, 2010.


Jen letero ricevita el ĉina leganto kiel reago pri la Nobel-Premio pri Paco. Ĉiu juĝu laŭ sia opinio...

Nobel-Komitato,
Estas surprize, ke vi atribuis ĉi-jaran Nobel-premion pri Paco al la tiel nomata ĉina disidento Liu Xiaobo. Kia homo estas li? Li estas krimulo, kondamnita de la ĉina justico. Dum la evento, okazinta sur la placo Tian’anmen inter printempo kaj somero de la jaro 1989, li, reveninta el fremda lando, energie agitis studentojn kontraŭ la leĝa registaro de Ĉinio kaj intencis konduki Ĉinion al longtempa tumulto.
Post la fino de la evento aroganta li kriaĉis “ŝanĝi rason de la ĉina nacio, malorganizi la ĉinan ŝtaton kaj kolonii Ĉinion por 300 jaroj”. Li elmetis absurdan proponon, ke Ĉinio enkonduku ĉefministron el fremda lando. En la sekvaj pli ol 10 jaroj li ne haltis ĉe la rando de abismo nek korektis siajn erarojn, sed iris plu sur la vojo de naciperfidulo. Li kantis laŭdojn al la usona “demokratio” kaj postulis, ke la ĉina registaro revenigu Dalai-lamaon el fremda lando, kiu perfidis sian patrolandon kaj delonge intencas apartigi Tibeton disde Ĉinio, kaj nomumu lin ŝtata prezidanto. Ĉu li, kiu senhonte humiligas sian patrolandon, meritas esti ĉino?

Sed nekompreneble kaj indigninde, ke vi atribuis Nobel-premion pri Paco al la krimulo, enprizonigita pro agitado kontraŭ la ŝtata regpotenco de Ĉinio. Via ago estas interveno en la internajn aferojn kaj demokratian politikon de Ĉinio, kaj tio jam ne estas la unua fojo. En la jaro 1989 vi donis Nobel-premion pri Paco al Dalai-lamao, kiu intencas renversi la ŝtatan regpotencon kaj disspliti la patrolandon. Via aljuĝo estis publika subteno al la separatisto kaj grave vundis la senton de la ĉina popolo. Vi jam deviis de la principo de Nobel-premio pri Paco “al kontribuinto por la harmonio kaj amikeco inter malsamaj nacioj”. En la jaro 2009, vi atribuis Nobel-premion pri Paco al Barack Obama, kiam li estis usona prezidento de malpli ol unu jaro. Eĉ li mem tre surpriziĝis kaj hontis pro tiu honoro.

Travivinte la internacian financan krizon, la tuta mondo sin turnis de la politika batalo al la ekonomia kaj financa konkurado. Multaj landoj klopodas per intertraktado kaj interkonsiliĝo por kreskigi la ekonomion. Jam pasis la epoko, en kiu oni klaĉis unu kontraŭ alia pri homaj rajtoj kaj demokratio. Via konduto ripeti la klaĉon kaj kolumnion estas arkaika kaj malkonvena kaj montras malmodernan ideon kaj partian juĝon.

Estas menciinde, ke kiel ĉino mi firme kredas, ke via aljuĝo ne nur blasfemas Nobel-premion pri Paco, sed ankaŭ maltrankviligas ripozantan sinjoron Nobel kaj multe damaĝas prestiĝon de la premio.

Chang Gang el Ĉinio
Tiu ĉi retpoŝtadreso estas protektita kontraŭ trudmesaĝaj robotoj, vi devas aktivigi ĝavaskripton por ĝin vidi.
 
 

Komentoj  

 
+6 # H. van Loggerenberg 2010-10-11 21:56 Mi elkore esperas ke mi neniam vivu en ŝtato en kiu lukto por demokratio kaj homaj rajtoj nomiĝas 'malkonvena, arkaika kaj malmoderna klaĉo kaj kalumnio' kaj en kiu homo tiel luktanta nomiĝas 'krimulo'. Mi ankaŭ esperas ke mi neniam necesos vivi en lando kaptita de granda najbaro, kiu poste altrudas al mi amo de 'patrolando'. Ĉu nepre 'longtempa tumulto' estas la unusola alternativo je unupartia ŝtatkapitalisma oligargio (kiu tamen ankoraŭ kuraĝas nomi sin 'komunista')? Ĉu vere ĉina homo tiom malalte taksas sin mem, ke li ne sukcesus pace kaj trankvile vivi kun pli libera sistemo? Evidente miloj da ĉinaj subtenantoj de Ĉarto 08 taksas sin sufiĉe preta kaj matura por vivi kun pli libera sistemo. Al ĉiuj tiuj subtenantoj mi elkore esperas ke ili ne malkuraĝiĝu pro silentigado kaj 'korektado de iliaj eraroj' de registaro kiu en 1989 montriĝis preta al murdado de centoj, eble eĉ miloj da siaj plej bonaj, esperantaj homoj. Respondi | Citi | Citi
 
 
+3 # Eric Coffinet 2010-10-12 09:38 la fama filozofo franca VOLTAIRE (Volter' eo.wikipedia.org/wiki/Voltaire ) diris en la 18a jarcento : "mi ne konsentas kion vi diras, sed ĝis mia morto mi batalos por ke vi rajtu diri tion". Respondi | Citi | Citi
 
 
+5 # Elizio 2010-10-12 16:21 Tiu letero perfekte montras, kiel cxinaj auxtoritatoj jam de jardekoj sciis kiel kontroli kaj entrudi sian oficialan opinion kaj pensmanieron al la cxina popolo. Cxinoj bedauxrinde ecx ne plu povas pensi per si mem, kaj nur ripetas la stultan mesagxon de la registaro. Cxu Cxinio pravas kontraux la tuta mondo ? Respondi | Citi | Citi
 
 
0 # Mariahellmont 2010-10-18 22:45 Mi bedauxras, kara cxina leganto, sed via lando ne povas pravi kontraux la tuta mondo. Mi bedauxras, sed via lando estas diktaturo, kaj Liu Xiaobo ne estas krimulo, li neniun murdis, kontrauxe al via registaro. Se vere estus demokratio en via lando, ne estus cenzuro kaj vi povus aliri al cxiuj retejoj…Provu aligxi al Facebook.. Oh ne eblas el Cxinio, vi estas la sola lando en la mondo kie tio ne eblas… Cxinio ne pravas kontraux la tuta mondo… Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi