Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Japanio : streĉitaj rilatoj kun najbaroj PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
JAPANIO - 29-an de septembro, 2010.

Japanio kaj Rusio


La rusa prezidento Medvedev estigis koleron en Japanio kiam li anoncis viziton al la Kurilaj Insuloj. La japana registaro postulas de la rusa prezidento, ke li forlasu la ideon viziti la Kurilajn insulojn. Moskvo kaj Tokio disputas pri ĉi tiu insularo aneksita de Sovetunio tuj post la Dua Mondmilito.

La proparolanto de la japana registaro, Yoshito Sengoku, deklaris al gazetaro, ke Tokio "konigis sian pozicion al la rusa parto". Pridemandita por scii ĉu Japanio eksplicite petis al la rusa prezidento forlasi la ideon viziti ĉi tiujn insulojn, Sro Sengoku respondis: "Jes, tio estas ĝusta". Sro Medvedev konfirmis lastan merkredon, ke li deziras viziti la Kurilajn Insulojn "en proksima estonteco".

Moskvo kaj Tokio restas en nekonsento pri kvar insuloj de la Kurila insularo, nomataj "Nordaj Teritorioj" de Japanio, kiujn Sovetunio atakis la 18-an de aŭgusto 1945 kaj sekve aneksis al sia teritorio, dum ili neniam apartenis al Rusio antaŭe. Ĉi tiu nekonsento malhelpas ambaŭ landojn subskribi pacan traktaton ekde la fino de la Dua Mondmilito.


Japanio kaj Ĉinio

Japanio decidas peti al Ĉinio pagi difektojn kaŭzitajn sur siaj du patrolboatoj pro kolizio kun ĉina fiŝkapta ŝipo la 7-an de septembro, anoncis tiun lundon la proparolanto de la japana registaro, tiel enirante novan stadion de diplomatia krizo inter la du landoj.
Ĉi tiu deklaro de la japana registaro estas respondo al Ĉinio, kiu volas ricevi pardonpeton de Japanio, pro tio ke japanio tenis en malliberejo dum 16 tagoj la ĉinan kapitanon de tiu fiŝkapta ŝipo. La japana ĉefministro Naoto Kan mem malakceptis ĉi tiun postulon ĉinan.

La kolizio inter la ĉina fiŝkapta boato kaj la du patrolboatoj de la japanaj marbordaj gardistoj, okazis apud insuletoj sub kontrolo de Japanio sed postulitaj ankaŭ de Ĉinio. Tiu okazaĵo estigis la plej gravan diplomatian krizon inter la du aziaj landoj ekde 2006.
La kapitano de la ĉina trenretŝipo estis detenita dum 16 tagoj de japana justico, antaŭ ol finfine esti liberigita vendredon, post serio de politikaj kaj ekonomiaj premoj de Ĉinio al Japanio.

Alia pruvo de ambaŭpartiaj streĉitecoj, kvar Japanoj lastatempe arestitaj en Ĉinio restis en la manoj de ĉinaj aŭtoritatoj. Ili estas suspektitaj, ke ili eniris senpermese militistan zonon de la provinco deHebei (nordo de Ĉinio) kaj filmis sentemajn instalaĵojn subtere.

Inter diversaj replikaj aranĝoj kontraŭ Japanio ekde la komenco de tiu ĉi krizo, Ĉinio suspektite blokas siajn eksportaĵojn de tielnomataj "maloftaj teroj", strategiaj naturaj resursoj precipe en la industriaj sektoroj de elektroniko kaj aŭtomobilkonstruo. Ĉinio provizas la tutan mondon per almenaŭ 95 % de elementojn de tiuj "maloftaj landoj ".

Laŭ la japana dekstrema ĵurnalo "Yomiuri Shimbun", la ĉina doganadministrado cetere klare plifortikigis siajn kontrolojn sur la japanaj varoj kiuj eniras kaj eliras Japanion.
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2010-10-14 11:27 Japanio ĵus oficiale petis de Ĉinio liberigon de la Nobel-premiito LIU XIAOBO, kaj tio certe ne malstreĉigos iliajn rilatojn ! Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi