Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Sekvoj kaj riskoj post inundegoj en Pakistano |
|
|
|
| Azio - Politiko |
![]() PAKISTANO - 23-an de septembro, 2010.La inundegoj kiuj frapis Pakistanon, kaj lasis dek milionojn da senhejmuloj, kaŭzis teruran financan kaj socian situacion por registaro jam malfortigita de politikaj streĉitecoj. Diversaj agentejoj de la Unuiĝintaj Nacioj ankaŭ maltrankviliĝas pri plivastiĝantaj minacoj de nutromanko por milionoj de infanoj, pro mankego de financo. Laŭ UNICEF (Infan-Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj), pli ol 10 milionoj da infanoj estis rekte trafitaj de inundoj sekve de fortega musono, inter kiuj 2,8 milionoj havas malpli ol kvin jaroj. "Ni ankoraŭ staras en urĝa situacio : granda nombro de virinoj kaj infanoj ankoraŭ ne povis ricevi helpon por la ekstrema bezono en kiu ili restas", klarigis la proparolantino de UNICEF Marixie Mercado dum gazetara konferenco. "La risko de nutromanko minacas multajn el ili, precipe la plej junajn", ŝi aldonis. La Tutmonda Manĝaĵo-Programo anoncis ankaŭ sian maltrankvilon, emfazante, ke ĝi ĝis nun ricevis nur sesonon de la 600 milionoj da dolaroj necesaj por kovri la manĝaĵajn bezonojn en la lando. Alia sekvo de tiuj inundoj por la junaj Pakistananoj estas la detruo de lernejoj. Laŭ la Unuiĝintaj Nacioj, pli ol 10 000 el ili estis ĝisgrunde detruitaj aŭ severe damaĝitaj. Tio malhelpas milionojn da infanoj daŭrigi ilian instruatecon. Ĉi tiu natura katastrofo komplikigas jam probleman humanitaran situacion pro bataloj inter la pakistana armeo kaj la islamaj insurekcianoj en la nordokcidento de la lando. La situacio de rifuĝintoj kaj la financado de helpo longdaŭre metas premon sur la ekonomion de Pakistano, kaj samtempe kaŭzas politikan malstabilecon, dum la milito en Afganio neniel kvietiĝas kaj ne alproksimiĝas sian finon. "Se solvo ne estas trovita por reloĝigi ĉi tiujn rifuĝintojn, se ni ne faras ĉiujn penojn por provizi ilin per ŝirmoj, manĝaĵo, kuraca prizorgo, kaj organizi rehabilitadon de iliaj vivkondiĉoj, tiam ni riskas alfronti socian malstabilecon grandskale", taksas Kamran Boĥari, manaĝero en Azio de la firmao Stratfor, usona firmao specialigita en tutmonda informo. "Teorie, tia tumulto povas kaŭzi la falon de ŝtato aŭ registaro", asertas Boĥari."La pakistana registaro tre rapide devas trovi financojn kaj efektivigi kompleksan kaj multekostan loĝistikon, por montri, ke ĝi kapablas superforti tian situacion. La armeo ekprenis la plej grandan parton de la help-operacoj dum inundoj. Sed lasi la tutan aferon pri rifuĝintoj en la manoj de soldatoj nur povos malfortigi la kredindecon de aŭtoritatoj" . Fakuloj pri Pakistano pensas, ke la probableco de ŝtatrenverso fare de militistoj restas malgranda. Sed, se la civila registaro montriĝas nekapabla kontentigi bezonojn de la rifuĝintoj, la armeo povus decidi tion mem fari. Alia timo estas, ke la Talibanoj profitos de la situacio por varbi novajn aktivulojn. "En situacio de krizo, kiam civila registaro perdas sian kredindecon kaj pravecon, facile povas la armeo anstataŭi tiun registaron", rimarkas la politika analizisto Hasan Askari Rizvi. Difektoj kaŭzitaj de malbona vetero atingas miliardojn da dolaroj, kaj la registaro de Pakistano ne havas tiajn financojn por alfronti la situacion. Samtempe, la Monda Banko kaj Usono premis la registaron por ke ĝi aprobu aranĝojn : Ĝi devos certigi al tutmondaj donacantoj, ke la monon donacitan ĝi utiligos por helpo en respondeca kaj travidebla maniero. "Konsidere la vastecon de bezonoj, donacintoj provas ignori civilajn strukturojn kaj labori rekte kun la armeo por la disdonado de helpaĵoj. Sed tio estas danĝera", taksas Samina Ahmed, el la grupo de fakuloj de "International Crisis Group" (Internacia Krizo-Grupo). "La armeo certe povas provizi loĝistikan subtenon, sed tio estu farita sub la kontrolo de la civila registaro kaj respektu la objektivojn de la registaro", ŝi aldonas. Fontoj : AFP kaj Reuters Ankaŭ legu :
|






PAKISTANO - 23-an de septembro, 2010.
"Se solvo ne estas trovita por reloĝigi ĉi tiujn rifuĝintojn, se ni ne faras ĉiujn penojn por provizi ilin per ŝirmoj, manĝaĵo, kuraca prizorgo, kaj organizi rehabilitadon de iliaj vivkondiĉoj, tiam ni riskas alfronti socian malstabilecon grandskale", taksas Kamran Boĥari, manaĝero en Azio de la firmao Stratfor, usona firmao specialigita en tutmonda informo. "Teorie, tia tumulto povas kaŭzi la falon de ŝtato aŭ registaro", asertas Boĥari.