Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Baldaŭ nova gvidanto en Nordkoreio ? Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
NORDKOREIO - 10-an de septembro, 2010.


Sinkaŝema Nordkoreio tenas la tutan mondon en dubo kaj konjekto tiun vendredon pri kiam ĝi lanĉos maloftan supranivelan renkonton de la komunista partio, atendita por pavumi la vojon al fina gvidantara heredo.

La plej grava politika renkontiĝo de la nacio de la lastaj 30 jaroj eĉ povus esti jam komenciĝinta,  la sudkorea agentejo Yonhap diris, notante, ke oficiala amaskomunikilaro de Nordkoreio foje raportis tiajn eventojn nur kiam ili estas finitaj.

En junia anonco de planita konferenco de delegitoj, la Nordkorea Centra Novaĵagentejo (KCNA) diris nur, ke ĝi kunvenos frue en septembro por elekti plej altan eminentan korpon de "la partion". Neniu dato estis anoncita, kvankam altranga oficialulo de Nordkoreio en Japanio diris merkredon, ke la evento estas "nur ĉirkaŭ la angulo".

La renkontiĝo estas ĝenerale atendita por prepari potencotranslokigon de la 68-jara gvidanto Kim Jong-Il al lia plej juna filo Jong-Un. Analizistoj diras, ke la konferenco probable metos en pinta pozicio eminentajn subtenantojn de la filo, kiel la bofraton de Kim Jong-Il,  Jang Song-Thaek. Sed Jong-Un neverŝajne ĉe ĉi tiu stadio ekaperos el la ombro, kaj eble ne ricevos pintan postenon en la partio.

Malmulte estas sciita pri Jong-Un, kiu parte estis edukita en Svislando, kiu kredeble havas 27 jarojn. Neniu foto de li kiel plenkreskulo estis vidita ekster la lando. La propagando de la nordkoreaj oficialaj organoj sugestas pri lia statuso kiel posteulo de la patro, disvastigante kantojn kaj poemojn, sen rekte nomi la filon.

Japana televid-elsendisto NHK, tamen, citis vojaĝintojn el Nordkoreio kiuj rakontas, ke la loĝantaro tiea estas jam konscia de la altiĝo de la filo al alta posteno, kaj atendas, ke li faras publikan debuton ĉe la partia konferenco.



 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi