Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO |
|
|
| Azio - Politiko |
![]() ĈINIO / IRANO - 08-an de septembro, 2010.Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn. La proparolanto de la ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio Jiang Yu esprimis sin tiel responde al informo de la IAO kiu diras, ke Irano daŭrigis la riĉigadon de uranio malgraŭ la sankcioj de UN. Ĉinio estas la ĉefa komerca partnero de la polemika reĝimo de Mahmud Ahmadineĵad danke al ĝiaj naft-aĉetoj, kaj en aŭgusto ĝi subskribis plurajn interkonsentojn pri investado kalkulitaj je 40.000 milionoj da dolaroj en projektoj pri prospektorado, traborado kaj rafinado en Irano, la dua lando kun pli da eksportado de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL).Tial, la ĉina reĝimo plurfoje oponiĝis al la aplikado de radikalaj sankcioj kontraŭ Teherano en la Sekurec-Konsilio de UN, kie ĝi havas unu el la kvin plentempaj seĝoj kiuj rajtas la vetoon. Antaŭ la informo de la IAO, Jiang petis al Irano nome de sia registaro, ke ĝi kunlaboru kun la organismo por klarigi la celon de ĝia nuklea programo, post kiam Teherano neis garantii la aliron al ĉiuj lokoj, iloj, personoj kaj dokumentoj petitaj de la agentejo. La irana ministero de Eksteraj Aferoj taksis la informon kiel "politika", instigis al IAO agi marĝene de la politikaj premoj kaj esplori pri la neplenumado de la Traktado por Ne Proliferado de la "cionisma reĝimo" de Israelo. Fonto EFE. Sendis al ni tiun artikolon Andy Hernández Martínez. Dankon ! |





ĈINIO /
IRANO - 08-an de septembro, 2010.
subskribis plurajn interkonsentojn pri investado kalkulitaj je 40.000 milionoj da dolaroj en projektoj pri prospektorado, traborado kaj rafinado en Irano, la dua lando kun pli da eksportado de la Organizaĵo de Petrol-Eksportaj Landoj (OPEL).