Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ĉinio kaj Tajvano luktas pri Haitio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Azio - Politiko
ĈINIO / TAJVANO - 23-an de januaro, 2010.

 
La registaroj de Ĉinio kaj Tajvano is intensigis siajn promesojn de helpo kaj asisto al la pro forta tertremo ruinigita Haitio, en kiu aperas esti testo de rilatoj inter la du politikaj rivaloj. Haitio kalkulas inter la nur kelkaj landoj kun diplomatiaj ligoj kun Tajvano, sinreganta insulo kiun Pekino rigardas kiel propra renegata provinco.

Tajvano jam sendis helpaĵojn por entuta sumo de 5 milionoj da usonaj dolaroj al Haitio ; cifero, kiun la ĉina registaro volas superi kun la celo varbi tiun aktualan diplomatian alianculon de Tajvano. Ĉinio jam promesis 4,4 milionojn da dolaroj da helpo kaj sendis aviadilon portantan 2 milionojn da dolaroj da kuracaj provizaĵoj, tendoj kaj vestaĵoj post la tertremo kiu ruinigis la jam malriĉan Karibean landon.

Laŭ
la Tajvana Centra Novaĵagentejo, la lando ne volis labori kune kun Ĉinio en humanitaraj operacoj en Haitio. La du landoj laŭlonge konkursis por tutmonda agnosko, foje uzante "ĉekdiplomation" (vasta uzado de mono) por varbi helpodependajn pli malriĉajn landojn. Pekino ankoraŭ provas restrikti la spacon de Tajvano en la mondo, kvankam streĉa situacio inter la du landoj mildiĝis ekde Ma Ying-jeou, la "Ĉinio-amika" tajvana prezidento enoficiĝis en 2008.

Sinjoro Ma eble mem liveros helpon dum vizito iom poste ĉi tiun monaton al la najbara Dominika Respubliko, vojaĝo kiu sendube kolerigos Ĉinion. Laŭ Shelley Rigger, tajvana scienculo ĉe la Davidson Supera Lernejo en la usona ŝtato de Norda Karolino, Ĉinio pasintece utiligis sian financan helpon por provi meti premon sur Haition kaj devigi la malriĉan landon rompi ligojn kun Tajvano. Kaj kiam Ĉinoj sendis interpacigistojn de Unuiĝintaj Nacioj al la lando en 2004, multaj supozis, ke parto de tiu misio celis devigi Haition agnoski la reĝimon en Pekino.

Tamen, ekde la prezidento Ma enoficiĝis, Ĉinio kaj Tajvano faris tion, kion multaj nomas "diplomatian batalhalton". Tajvano ankaŭ ĉesigis siajn provojn uzi sian helpon cele al ricevo de agnosko de aliaj landoj. Ĉinio siaflanke ankoraŭ suferas pro la fortega tertremo kiu trafis la sudokcidentan provincon de Siĉuano en majo 2009, kiu lasis preskaŭ 90 000 mortintojn, kaj la proparolanto de la ĉina ministerio pri Eksterlandaj Aferoj deklaris, ke la helpo donita al Haitio ne estas politika. "Kiam Ĉinio suferis la tertremon en Siĉuano, aliaj landoj proponis kaj donis helpon. Hodiaŭ ni povas helpi" li diris.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi