Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Karzai dubas pri voĉdonfraŭdo |
|
|
| Azio - Politiko |
AFGANIO - 13-an de oktobro, 2009.La afgana prezidento Hamid Karzai esprimas siajn zorgojn pri la enketo en balotaj fraŭdoj en Afganio. En intervjuo en usona televido, Sro Karzai diris, ke la eksiĝo de afgana membro de la kontrolgrupo subtenata de Usono "ĵetas gravan dubon" sur ĝian laboron. Sro Karzai diris, ke fraŭdo probable okazis en la aŭgusta voĉdono, sed nomis ĝin entute "bona kaj justa". Li alvenas je la unua rango en la unua kalkulo, sed la konkludoj de la kontrolgrupo, kiuj baldaŭ alvenos, povus konduki al al dua voĉdonrondo. La balotado estas katenita en polemiko ekde aŭgusto, kun akuzoj, ke fraŭdo estis farita je grandega skalo. Sed subtenantoj de la plej proksima rivalo de Sro Karzai en la voĉdonado - Abdullah Abdullah - asertas, ke Sro Karzai estas malantaŭ la subita eksiĝo de la afgana kontrolmembro. La intervjuo okazis unu tagon post kiam Mustafa Barakzai forlasis la Komisiono pri Balotadaj Plendoj (angle ECC), kiu estas prienketantaj neregulaĵojn. La grupo da kontrolistoj en la sekvontaj semajno devas publikigi la rezulton de siaj konkludoj. "Mi ne diras, ke la Komisiono pri Balotadaj Plendoj malpravas," Sro Karzai diris al la usona televidstactio ABC. Sed li aldonis : "Tiu eksiĝo ĵetas tamen gravan dubon sur la funkciadon de la komisiono. Mi esperas, ke ĝi devus fari ĉion hodiaŭ por malaperigi tiujn suspektojn kaj forigi iu ajn aliajn hontojn, kaj pruvi, ke ĝi estas senpartia kaj justa kaj ne submetiĝas al fremdaj elementoj kaj registaroj". Sro Barakzai, juĝisto en la Supera Kortumo, asertis ke fremduloj "sin trudis en la laboron e la grupo kaj Afganoj apenaŭ kontribuis en ĝiaj kernaj decidoj". Li estis unu el du Afganoj el la kvinmembra UN-komisiono. Kampanja manaĝero de Abdullah Abdullah diris, ke la eksiĝo estis politike instigita. "La eksiĝo de Barakzai havas rektan konekton kun Karzai. Tio estis ideo de Karzai," Saleh Mohammad Registani diris al la novaĵagentejo Associated Press. "Karzai provas meti dubon sur la laboron de la ECC." Sro Karzai koncedis, ke iuj neregulaĵoj certe okazis, sed insistis pri tio, ke la balotadoj estis vera sukceso. "Estis ja neregulaĵoj, ie kaj tie ankaŭ okazis fraŭdoj," li diris. "Sed la balotado estis bona kaj justa kaj inda je laŭdo, ne je malŝato nek pridubo, kiun la balotado ricevis de la internaciaj amaskomunikiloj, kaj kiuj igas min malfeliĉa, kiuj igas min kolera," li diris. Li avertis: "Ni ne devas transformi tiun balotadon, venkon por Afganoj, al premsonĝo por Afganoj." Sro Karzai ankaŭ deklaris, ke li "plene subtenas" la novan NATO-komandanton, la Generalon Stanley McChrystal kaj lia insiston por protekti afganajn civilulojn. Rekalkulo de parto de la suspektataj balotoj estas preskaŭ kompleta, la UN diris dimanĉon. Proksimume 10% de balotoj en aŭgusto estas reviziataj. Sed lundon la ECC refoje ŝanĝis sian formulon por kalkuli la kontraŭitajn voĉdonojn. Sro Karzai alvenas kiel unua en la unuaj rezultoj kun proksimume 55% de la voĉdonoj, konsiderinde antaŭ la iama ministro pri Eksterlandaj Aferoj Dro Abdullah, kiu havas 28%. Estus dua elimina balotado se Karzai ne sekurigas al si la necesajn 50% de balotoj. En intervjuo kun Reuters lundon, Dro Abdullah iomete moligis sian sintenon pri la rezulto de la balotadoj kaj aldonis, ke li eble akceptus postenon en unueca registaro. En alia intervjuo, Sro Karzai diris, ke dum la lastaj sep jaroj, li estis nomata "viro kiu alportas unuecon". "La unueco de Afganoj estas plej grava ĉi tie kaj ni vol ankoraŭ peni por tio," li diris. Ankaŭ legu :
|




AFGANIO - 13-an de oktobro, 2009.
kaj justa kaj ne submetiĝas al fremdaj elementoj kaj registaroj". 