Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn |
|
|
|
| Azio - Natura medio |
![]() FILIPINOJ - 27-an de julio, 2011.La tropika ŝtormo Nock-ten kiu trabalaas Filipinojn ekde mardo provokis morton de almenaŭ 25 personoj kaj multaj aliaj malaperintoj sur la granda insulo de Luzon, anoncis merkredon la 27an de julio la aŭtoritatoj. La ŝtormo devus kaŭzi la plej gravajn damaĝojn en la nordo de la insulo Luzon, kaj fortaj pluvoj estas atenditaj en la ĉefurbo, Manilo kiu kalkulas 12 milionojn da loĝantoj. Lernejoj estis fermitaj antaŭ la alveno de la ŝtormo. La plimulto de viktimoj pereis droninte aŭ pro terenglitoj, indikis la civila sekureco. La ŝtormo balais tiun mardon la marbordajn provincojn en la sud-oriento de Luzon, trudante 645 000 personojn forlasi sian domon inunditan, indikis Benito Ramos, estro de la nacia konsilio de mastrumado de katastrofoj. "Ni ne povas uzi la kamionojn de la armeo ĉar la akvonivelo estas tro alta", li aldonis, precizigante, ke la aŭtoritatoj atendis iu trankviligo por sendi helpon per aeraj rimedoj. Dekoj da flugoj estis nuligitaj pro la malbona vetero. La ŝtormo devus poste foriri ĵaŭdon al la Sudĉina Maro , laŭ la meteologiaj servoj de Filipinoj. Filipinoj, vasta insularo de la Pacifika Oceano, estas frapitaj ĉiun jaron per dudeko da tajfunoj, kiuj kaŭzas multnombrajn mortojn. Fonto : AFP |






FILIPINOJ - 27-an de julio, 2011.
kalkulas 12 milionojn da loĝantoj. Lernejoj estis fermitaj antaŭ la alveno de la ŝtormo. 