Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Japanio subtaksis riskojn de cunamo PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio
JAPANIO - 06-an de junio, 2011.


La Agentejo de Unuiĝintaj Nacioj pri atoma energio, skribis en raporto, ke Japanio subtaksis la riskon de cunamo kiu frapis la nuklean centralon de Fukushima kaj kaŭzis katastrofon, raportas BBC.

La spertuloj de la internacia Agentejo pri atoma energio, tamen, sugestas, ke la solvo de tiu ĉi nuklea krizo post seismo kaj detruega cunamo povos esti "ekzemplo" por aliaj landoj. Ili feliĉiĝas pri la penadoj provcele al malvarmiĝo de la reaktoroj, kaj konsentas pri tio, ke la novaj malkovroj modifas la alproksimiĝon al solvo de la situacio kun la helpo de la internacia kunlaboro.

"La konstruistoj de nukleaj centraloj kaj la perantoj devus taksi la riskojn kaj certigi protekton kontraŭ ĉiuj katastrofoj," diris la raporto. La enketistoj substrekas, ke la ĉefa difekto estis la sub-taksado de la danĝero de cunamo en pluraj lokoj. Konstruita marborde, la nuklea fabriko de Fukushima staras nur je alteco de kelkaj metroj supre de la marnivelo, dum la ondego kiu detruis la instalon kaj la generatoron atingis altecon de 14 metroj.

Spertuloj de la internacia Agentejo ankaŭ skribis pri la necesa kontrolo de la sanstato de loĝantoj kaj de laboristoj kiuj provas restarigi normalan situacion en Fukushima. Grupo de internaciaj spertuloj gastigitaj de la japana registaro, estis gviditaj de brita respondeculo pri nuklea sekureco Mike Weightman.

Krome la japana ĉefministro Naoto Kan akceptis raporton de tri paĝoj, kiu asertas, ke la registaro ekzamenos la mankojn en la relativaj leĝaj dispozicioj al nuklea energio kaj sekureco. La integreco de la raporto al la nuklea sekureco en la mondo estos deponita poste tiun ĉi monaton dum internacia kunveno en Vieno.

Notindas, ke la japana agentejo pri nuklea sekureco estas parto de la ministerio pri Industrio, kiu promocias la avantaĝojn de la nuklea energio. En la lando pro sekurecaj problemoj nuntempe nur 17 el la 54 nukleaj reaktoroj funkcias.

La ĉefministro Kan nuntempe alfrontas severan kritikon kaj malkonfidon de tri opoziciaj partioj kiu ne kredas, ke li kapablos solvi la krizon. Estas eble, ke la nuna ĉefministro Kan devos demisii aŭ okazigi fruajn elektojn.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi