Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion |
|
|
|
| Azio - Natura medio |
![]() JAPANIO - 11-an de marto, 2011.La plej forta tertremo dum la 140 lastaj jaroj, kiu tiun vendredon per magnitudo de 8,9 frapis la nordorientan bordon de Japanio aktivigis cunamon de 10 metroj da alteco kiu siavice trafis homojn, domojn, aŭtojn, konstruaĵojn, bienojn, ktp... Laŭ unuaj raportoj mortis proksimume 300 personoj.
Kvar japanaj nukleaj centraloj tuj ĉesis funkcii, deklaris vendredon la Internacia Agentejo pri Atoma Energio (IAAE), sed la agentejo Kyodo deklaris, ke la nuklean centralon Tohoku Onagawa incendio trafis.
![]() La tertremo kaŭzis "gravajn damaĝojn", seriojn de incendioj kaj cunamon kun ondoj dek metrojn altajn , raportas Reuters. La agentejo AFP raportas, ke en la antaŭurbo de Tokio, la kvartalo Iichihara, fajrego kreskis en japano petrolrafinejoj Cosmo Oil Korporacio. La meteologia agentejo de Japanio indikis, ke la epicento de tiu tertremo, unu el la plej fortaj iam ajn, estis en la oceano ĉe profundo de dek kilometroj, 125 km for de la orienta marbordo de Japanio. Aertransportoj, fervojaj kaj vojaj transportoj estis haltigitaj tiun vendredon en la plimulto de regionoj pro la tertremo, raportas la japana agentejo Kyodo. La trafiko estis haltigita en la granda flughaveno de Narita, apud Tokio, kie la helpservoj kontrolas la staton de la aerodromoj. Altrapidaj trajnoj Shinkansen estis tuj haltigitaj en la tuta nordo de la insularo. La Pacifika Centro pri cunamoj en Havajo deklaris, ke post la tertremo granda parto de la Pacifika Oceano estas en stato de alarmo al cunamoj. Averto estis eklanĉita por Japanio, Rusio, Marianaj Insuloj, Filipinoj, Gvamo, Tajvano, Marŝala Insularo, Indonezio, Papuo-Nov-Gvineo, Nauro, Mikronezio, Franca Polinezio kaj Havajo. La tajvana meteologia centra Oficejo same emisiis alarmon kontraŭ cunamo por sia norda kaj orienta marbordo. Estas antaŭvidite, ke la cunamo atingos Tajvanon hodiaŭ mem, kaj la loĝantaro estis avertita. La averto estas afiŝita en la rusaj Kurilaj Insuloj, deklaris proparolanto de la loka oficejo de la rusa ministerio pri Urĝaj Situacioj. Tiu averto koncernas la Kurilajn Insulojn entute, inkluzive de la kvar insuloj postulitaj de Japanio, deklaris proparolantino Jekaterina Potvorova. Estas eble, ke formiĝos pluraj cunamaj ondegoj post tia fortega tertremo, avertis la japana meteologia Agentejo. La japana ministerio pri Defendo rapidis ok militaviadilojn por kontroli la damaĝojn kaŭzitajn de la tertremo, raportas la agentejo Kyodo. |






JAPANIO - 11-an de marto, 2011.
La tajvana meteologia centra Oficejo same emisiis alarmon kontraŭ cunamo por sia norda kaj orienta marbordo. Estas antaŭvidite, ke la cunamo atingos Tajvanon hodiaŭ mem, kaj la loĝantaro estis avertita. 