Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Fortega tajfuno frapas Filipinojn PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio
FILIPINOJ - 19-an de oktobro, 2010.


Fortega tajfuno nomata "Megi" frapis la nordan parton de Filipinoj hieraŭ lundon, kaj albordiĝis en la provincoj de Isabela kaj Cagayan. Miloj de loĝantoj estis evakuitaj el la norda insulo de Luzon antaŭ tio, kio estas la plej forta ŝtormo en la lando ĉi tiun jaron.

Estas terfalaĵoj en la montoj, ni havas ondiĝojn, ŝtormajn ekmultiĝojn kaj grandajn ondojn trans la marbordo,” diris Graciano Yumol, respondeculo pri medio kaj naturaj fenomenoj en la registaro, en intervjuo ĉe filipina televidstacio.

Unu viro mortis en la norda urbo Tuguegarao. Li dronis dum fiŝkaptado, laŭ Benito Ramos, ĉefo de la civila defendo. Televida filmo montris aŭtojn renversitajn en la provinco de Isabela kaj domtegmentojn forblovitajn. Lernejoj estis fermitaj en la insulo Luzon.

Ventoj atingas rapidojn de ĝis 260 kilometroj hore, la tajfuno Megi estis kvalifikita kiel "fortega tajfuno" (angle "Super typhoon") de registaraj agentejoj. Tio estas vorto uzita de kelkaj priveteraj centroj por priskribi ŝtormojn kun daŭrantaj surfacoventoj kun rapido de almenaŭ 65 metroj sekunde.

Megi ankaŭ faligos fortan pluvon trans la nordaj Filipinoj lundon kaj mardon antaŭ ol moviĝi al suda Ĉinio.


 
 

Komentoj  

 
0 # Eric Coffinet 2010-10-19 16:04 Ju pli varmiĝos la klimato, des pli fortiĝo la ciklonoj. Respondi | Citi | Citi
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi