Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| UN petas urĝan helpon por Pakistano |
|
|
|
| Azio - Natura medio |
PAKISTANO / UNUIĜINTAJ NACIOJ - 20-an de septembro, 2010.La estro de la Unuiĝintaj nacioj, Sinjoro Ban Ki-moon, petis urĝan tutmondan respondon al la pakistana krizo pro inundoj, kvalifikinte ĝin la plej ampleksan naturan katastrofon en la historio de la monda organizo. Sro Ban Ki-moon faris la rimarkojn serĉante ekstrajn rimedojn por la sudazia lando dum renkontiĝo ĉe nivelo de ministroj pri la katastrofo ĉe la UN-sidejo en Nov-Jorko dimanĉon. "Ni estas ĉi tie ĉar la pakistanaj inundoj estas unu el la plej grandaj, plej kompleksaj naturaj katastrofoj ni alfrontis en la historio de la Unuiĝintaj Nacioj," li diris. Tion li deklaris du tagojn post kiam li faris tutmondan pledonalporti du miliardojn da usonaj dolaroj - la plej granda iam ajn pledo en historio de UN - por trakti la konsekvencojn de inundiĝo en Pakistano. La inundiĝo delokigis ĉirkaŭ 20 milionojn da homoj tra la lando, multaj el ili vivas nun en bezono de urĝa helpo. La UN petis jam 460 milionoj da dolaroj en aŭgusto sed estis devigita kvarobligi la ciferon pro la amplekso de la katastrofo. "Ĉi tiu nova monpeto etendas la krizorimedojn al ses monatoj. Mi petas vian urĝan respondon," Ban Ki-moon diris. "La inundoj en Pakistano estas tutmonda katastrofo, tutmonda defio kaj tutmonda testo de solidareco. Kompreneble, ni scias, ke tio ĉi estas okazanta en parto de la mondo kie stabileco kaj prospero profunde profitos al la tuta mondo."Amikaj nacioj kaj grupoj subtenantaj demokratajn antaŭenigojn de Pakistano promesis donaci milionojn de dolaroj pli kiel helpo. Sed pluraj insistas, ke Pakistano mem gvidu la vojon al plena renormaliĝo kaj publike montru tion, kion ĝi faras el la mono ricevita. La renkontiĝo de ministroj kunvenigis Hillary Clinton, usonan sekretariinon de ŝtato kaj 25 aliajn altrangajn ministrojn. Hillary Clinton diris, ke Usono projektas donaci ĉirkaŭ 340 milionoj da dolaroj da asist-mono al Pakistano. Britio dimanĉe duobligis sian helpon al 200 milionoj dum la Eŭropa Unio diris, ke ĝi kontribuas kaj donacas 315 milionojn. Siaflanke la najbarlando Irano donacas 100 milionoj, dum Ĉinio kaj aliaj landoj ankaŭ anoncis novajn financajn kontribuaĵojn kaj krizan manĝaĵohelpon. Sed estas neklare, ĉu ĉiuj promesoj sumigos al la 2 miliardoj petitaj de la UN. La leŭtenanto-generalo Nadeem Ahmad, kapo de la Nacia Aŭtoritato de Pakistano pri Trakto de la Katastrofo, diris al la UN dum la renkonto, ke la lando disponas nur je 20% de la manĝaĵo kaj 20% de la akvo necesaj por la 20 milionoj da personoj trafitaj de la inundo. Ankaŭ legu pri tiu temo :
|





PAKISTANO /
UNUIĜINTAJ NACIOJ - 20-an de septembro, 2010.
La inundiĝo delokigis ĉirkaŭ 20 milionojn da homoj tra la lando, multaj el ili vivas nun en bezono de urĝa helpo. La UN petis jam 460 milionoj da dolaroj en aŭgusto sed estis devigita kvarobligi la ciferon pro la amplekso de la katastrofo. "Ĉi tiu nova monpeto etendas la krizorimedojn al ses monatoj. Mi petas vian urĝan respondon," Ban Ki-moon diris. "La inundoj en Pakistano estas tutmonda katastrofo, tutmonda defio kaj tutmonda testo de solidareco. Kompreneble, ni scias, ke tio ĉi estas okazanta en parto de la mondo kie stabileco kaj prospero profunde profitos al la tuta mondo."