Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Forta vulkanerupcio en Indonezio |
|
|
| Azio - Natura medio |
![]() INDONEZIO - 05-an de septembro, 2010.Vulkano en okcidenta parto de Indonezio, en la insulo de Sumatro ellasas sian plej perfortan erupcion post neaktiveco de 400 jaroj. La Monto Sinabung sendis turon de varma cindro pli ol tri kilometrojn ĉielen vendrede, devigante milojn de loĝantoj fuĝi al pli sekuraj lokoj por la dua fojo ĉi tiun semajnon. La tremo de la erupcio en la provinco de Norda Sumatro povis sentiĝi ok kilometrojn for. Oficialuloj diris, ke tio estis la plej forta erupcio ekde la 2460-metra vulkano abrupte finis sian longan dormon dimanĉe, kaj kreis panikon inter lokaj loĝantoj. "La vulkano erupciis je 4:38 matene kaj la erpucio daŭris 13 minutojn. Ĝi sendis kolumnon de cindro al alteco de 3000 metroj en la aeron. Tio ĉi estas la plej granda erupcio," Agus Budianto, registara scientisto diris al la novaĵagentejo AFP. Sro Budianto aldonis, ke tie estas "intensa magma movado" en la vulkano ekde ĵaŭda vespero. "Ni devas resti atentaj pro neantaŭvideblaj eventoj ĉar ĉi tiu monto estis neaktiva de centoj da jaroj," li aldonis. La Monto Sinabung jam erupciis en la 1600aj jaroj kaj registaraj sciencistoj agnoskis, ke ili faris neniujn penojn, antaŭ ol la monto komencis tondregi lastan semajnon, por kontroli ĝin, por provi gasojn aŭ rigardi ĉu altiĝis magmo aŭ rigardi aliajn signojn de sisma aktiveco. Fakuloj asertis, ke ili fakte estis tro okupataj kun pli ol 129 aktivaj vulkanoj en Indonezio. La regiono tre aktivas rilate al vulkanoj kaj tertremoj, pro sia loko sur la laŭdira "Ringo de Fajrego" – serio de misfaraj linioj tra Japanio kaj sudorienta Azio.La subita erupcio dimanĉon kaj lundon devigis 30 000 personojn kiuj vivas laŭ fekundaj deklivoj de la monto evakui al malvastaj krizoŝirmejoj en apudaj urboj. Policistoj evakuis milojn da vilaĝanoj el ses-kilometra danĝerozono ĉirkaŭ la monto, sed kelkaj loĝantoj rifuzis lasi sian hejmon sur la deklivoj. La Monto Sinabung estas proksima al la Lago Toba, 100-kilometrojn-longa vulkana kratero kiu, laŭ kelkaj arkeologoj preskaŭ elviŝis la tutan homaron kiam ĝi erupciis antaŭ 69 000 - 77 000 jaroj. La indonezia insularo jam registris kelkajn el la plej grandaj erupcioj en historio. La eksplodo de Monto Tambora en 1815 kvazaŭ entombigis la loĝantojn de la insulo Sumbawa sub brula cindro, gaso kaj roko, mortigante proksimume 88 000 homojn. La fama erupcio en 1883 de Krakatoa povis aŭdiĝi ĝis 3200 kilometroj for kaj nigrigis la ĉielon dum monatoj. La eksplodo kaj la rezultinta cunamo mortigis almenaŭ 36 000 homojn... |





INDONEZIO - 05-an de septembro, 2010.
linioj tra Japanio kaj sudorienta Azio.