Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Pakistano akceptas helpon el Barato Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio
PAKISTANO / BARATO - 21-an de aŭgusto, 2010.


Pakistano akceptas 5 milionojn da dolaroj da helpo de najbara Barato dum donacantoj promesis pli da mono por la inundo-trafita lando. Abdullah Haroon, ambasadoro de Unuiĝintaj Nacioj en Pakistano, bonvenigis la donacon de Barato, dirante, ke la katastrofo preterpasas ajnajn konfliktojn kiujn la du landoj havas.

UN-a ambasadoro de Barato diris al la Ĝenerala Asembleo de UN hieraŭ vendredon, ke sia lando volas fari "ĉion eblan" por helpi la najbaran Pakistanon. "Ni etendas nian tutkoran subtenon al la registaro de Pakistano en ĝiaj penoj por trankviliĝo kaj rehabilitado de la tre severe trafita loĝantaro," Hardeep Singh Puri deklaris.

Tiuj deklaraĵoj de de Sinjoro Puri venas post kiam la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj nacioj renkontiĝis en Nov-Jorko por diskuti tiun ĉi teruran humanitaran krizon. Barato kaj Pakistano provis ripari ligojn post la atakoj de Mumbai en 2008 fare de armita grupo bazita en Pakistano, kiuj metis rilatojn inter la du najbaroj ĉe tre malalta kaj streĉita nivelo.

La plej lasta ciferoj publikigitaj de UN montras, ke 490,7 milionoj da dolaroj usonaj jam estis levitaj por ĵelpo kaj sukurado, kaj aliaj 325 milionoj jam promesitaj. Ĉi tiu totala sumo superpasas la 460 milionojn da dolaroj kiujn UN petis lastan semajnon. Usono donacis la plej grandan sumon, sekvita de Sauda Arabio kaj Britio.

Ban Ki-moon, la Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj, bonvenigis la donacojn, kaj deklaris : "La donacemo de landoj kaj individuoj faros veran diferencon en la ĉiutagaj vivoj de milionoj de loĝantoj tie. Ni devas eĉ pli donaci. Pakistano alfrontas nun semajnojn, monatojn kaj jarojn de bezono."

"Ŝajnas, ke la nombro de homoj kiuj bezonas tujan humanitaran helpon altiĝis de ses al ok milionoj," diris reprezentanto de UN. "Ni estas en vetkuro kontraŭ tempo." Estas jam super 38 000 kazoj de akuta diareo kaj almenaŭ unu kazo de ĥolero estis konfirmita. Grava disvolviĝo de malsanoj kaŭzus alian krizon kaj trudus novajn postulojn sur jam streĉitajn humanitarajn laboristojn.

La oficiala nombro de mortintoj estas ĉirkaŭ 1500 sed la vera nombro de personoj mortigitaj en la katastrofo povas rezulti pli alta, ĉar grandaj areoj de la lando ankoraŭ nealireblas. La inundoj komenciĝis la 29-an de julio en la nordokcidento de la lando post kiam escepte forta musonopluvoj kiuj poste inundis milojn de urboj kaj vilaĝoj en la provincoj de Sindio kaj Panĝabio.

Dum pluvokvanto malpliiĝis, inundoj daŭris en partoj de la provinco Sindio, pro tio, ke granda kvanto da akvo el la nordo fluis malsupren al la riveroj.

Legu ankaŭ :
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi