Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Katastrofa situacio pro inundo en Pakistano |
|
|
| Azio - Natura medio |
![]() PAKISTANO - 12-an de aŭgusto, 2010.La pakistana provinco de Sindio nun estas sin pretiganta kontraŭ dua serio de inundegoj, kaj respondeculoj avertas, ke ili povus esti tiel grandaj kiel en la unua ondo, kiu delokigis milionojn da homoj kaj detruis milojn da hejmoj. Respondeculoj diris, ke akvo neatendite komencis altiĝi ĉe la baraĵo de Kotri laŭ la rivero Induso en suda Sindio, kaj hodiaŭ minacas superflui la talusojn ĉirkaŭ la baraĵo.
Inundo ĉe tiu baraĵo de Kotri povus minaci la urbon Hyderabad. Pluvoj ankoraŭ forte falas en partoj de Pakistano, kaj aliajn fortajn pluvojn oni atendas, en la provinco antaŭ sabato nokte. La pakistana meteologia oficejo atendas pluvojn kiuj daŭros en la nordo ĝis dimanĉo, kaj musona sezono ne finiĝos antaŭ kelkaj pliaj semajnoj. Pli ol 1600 homoj mortis ekde tiuj inundegoj komenciĝis en Pakistano antaŭ pli ol du semajnoj, kaj respondeculoj timas, ke la nombro de mortintoj povus esti multe pli alta. Milionoj fuĝis iliajn hejmojn, multe da ili svarmas en rapide starigitaj tendaroj. La Monda Banko diris vendredon, ke la inundo ankaŭ forviŝis pli ol 1 miliardo da kultivaĵoj en Pakistano, kie manĝaĵoprezoj jam komencas altiĝi. Andro Shilakadze, la estro de la Unicef oficejo en la provinco de Sindio, priskribas la situacion kiel "korŝiran scenejon". " Vi vidas homojn sidantajn sur la stratoj... kiuj trovas ŝirmejon en primitivaj konstruaĵoj kaj petas manĝaĵon kaj trinkakvon. La registaro starigis ĉirkaŭ 600 tendojn [por delokigitoj] sed pro la senprecedenca ruiniĝo de ĉi tiu inundo, la neceso estas grandega." La registaro, la Unuiĝintaj Nacioj kaj privataj bonfaraj societoj ĉiuj klopodas por provizi trankviliĝon. Almenaŭ 15 milionoj da homoj suferas pro la efikoj de la inundoj kaj la UN taksas, ke ĝis unu kvarono de Pakistano estas trafita. La UN petis 460 milionojn da usonaj dolaroj de internaciaj donacantoj, proksimume 160 milionojn ili jam ricevis. Humanitaraj organizaĵoj diras, ke la plej urĝaj bezonoj estas ŝirmejoj: tendoj, plastaj kovraĵoj kaj familiaj varoj, kune kun manĝaĵo kaj pura akvo. Nur eta frakcio de la trafita loĝantaro ricevi helpon. "Tio estas vere nur malgranda parto de la problemo," diris Christopher Lom de la Internacia Organizaĵo por Migrado. "Laŭpaŝe ni esperas, ke la internacia komunumo ĉiam pli zorgos pri la situacio, kaj provizos sufiĉajn financojn." Asif Ali Zardari, la pakistana prezidento, faris sian unuan viziton al la trafitaj areoj tiun ĉi ĵaŭdon. La proparolanto de Sro Zardari diris, ke la prezidento ricevis informojn pri la difektaĵoj kaj la humanitaraj operacoj post kiam li alvenis al la baraĵo de Sukkur en Sindio. Li ankaŭ renkontis viktimojn ĉe tendaro por delokigitoj. La sekurecrimedoj estis rigoraj, kun nur ŝtataj amaskomunikiloj ricevis permeson kuniri kun la prezidento dum lia vizito. La televidstacioj montris lin kiam li konsolis plorĝemantan maljunan sinjorinon, kaj aŭskultis plendojn de vilaĝanoj. Loka oficialulo diris al la AFP novaĵagentejo, ke Zardari disdonis varojn inter inundoviktimoj ĉe la tendaro. Zardari estis vojaĝanta en Eŭropo je la pinto de la katastrofo, li pasigis semajnon en Francio kaj Britio. Pro tiu fora vojaĝo dum la katastrofo li estis severe kritikita kaj ricevis malŝaton en Pakistano. |





PAKISTANO - 12-an de aŭgusto, 2010.
Pli ol