Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Denove forta tertremo frapas Ĉinion |
|
|
| Azio - Natura medio |
![]() ĈINIO - 14-an de aprilo, 2010.Kelkaj 400 loĝantoj mortis, kaj miloj estas severe vunditaj post kiam tertremo de intenseco 6.9 frapis la okcidentan provincon de Ĉinio Qinghai, oficialuloj diras. La forta tremo sekve izolis la gubernion de Yushu, 800 km sudokcidente de la provinca ĉefurbo Xining, je 07:49 loka tempo (23:49 UT), ĉe malprofundeco de 10km. Plejparto de la konstruaĵoj en la plej severe frapita urbo de Jiegu estis ruinigita kaj terfalaĵoj tranĉis vojojn. Policistoj diris, ke centoj de supervivintoj jam estis tiritaj el la rubaro. Kaj almenaŭ unu helpflugo povis alteriĝi ĉe la loka flughaveno, laŭ oficialuloj. Altranga Yushu-oficialulo Huang Liming anoncis, ke la plej lasta nombro de mortintoj atingas nun 400, la etendo de la difekto fariĝis pli klara. Ŝtata elsendisto CCTV raportas, ke almenaŭ 10 000 loĝantoj estas vunditaj. Loka oficialulo en Jiegu diris, ke preskaŭ ĉiuj konstruaĵoj en la urbo estis detruitaj. "La nombro de mortintoj sendube iros supren," li diris. Proksimume 5000 specialistaj tertremosavistoj estis ekspeditaj de najbaraj provincoj al la loko. Multaj loĝantoj fuĝis al la ĉirkaŭaj montoj, pro timo, ke apuda akvobaraĵo povus eksplodi. Ŝtata amaskomunikilaro raportis, ke oficialuloj provas dreni akvorezervujon post kiam fendeto aperis en la akvobaraĵo.La proparolanto por la loka registaro, Zhuo Huaxia, diris al la oficiala agentejo de Ĉinio Xinhua: "Multaj studentoj estas blokitaj sub la derompaĵo pro disfalo de konstruaĵoj de metia lernejo. Mi povis vidi vunditajn loĝantojn ĉie. La plej granda problemo nun estas, ke al ni mankas tendoj, mankas kuracaj ekipaĵoj, medikamentoj kaj kuracaj laboristoj." Elektropotenco kaj akvo estis tranĉitaj ekstere kaj la vojoj al la loka flughaveno estas blokitaj de terfalaĵoj. Kvankam la alt-altituda regiono estas trafata de tertremoj, oficialuloj de la Usona Geologia Enketaro diris, ke tio ĉi estis la plej forta tremo ene de 100 km de la areo ekde 1976. La regiono de Yushu estas hejmo de 250 000 plejparte etnaj Tibetanoj, kaj havas kuprajn minojn. |





ĈINIO - 14-an de aprilo, 2010.
ĉirkaŭaj montoj, pro timo, ke apuda akvobaraĵo povus eksplodi. Ŝtata amaskomunikilaro raportis, ke oficialuloj provas dreni akvorezervujon post kiam fendeto aperis en la akvobaraĵo.