Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nordkoreio intensigas disputon kun Sudkoreio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 15
MalbonePlej bone 
Azio - Mallonge

NORDKOREIO / SUDKOREIO - 4-an de aŭgusto, 2008.

Nordkoreio anoncas, ke ĝi elpelos sudkoreajn laboristojn el montara feriejo, alia signo de plimalboniĝantaj rilatoj inter la du landoj. La decido venas unu monaton post kiam sudkorea turistino estis mortpafita de soldato ĉe la Monto Kumgang, speciala turisto zono en la nordo. La sudo, kiu interrompis vojaĝojn de siaj civitanoj al la feriejo, priskribis la nordan decidon kiel "nekompreneblan".

Seulo alvokis al komuna enketo pri la pafado. Pli ol 260 Sudkoreanoj laboras en la Monto Kumgang, kiu estis konsiderata kiel unu el la simboloj de repacigo inter la du Koreioj. Militista komunikaĵo de Nordkorea amaskomunikilo diris, ke la registaro elpelos ĉiujn Sudkoreanojn juĝitajn "nenecesaj" en la feriejo. Kvankam la kialoj pro tiu decido ne estas tute klaraj, la komunikaĵo akuzis Sudkoreio, ke ĝi "erarigas la popolan opinion ĉe si kaj eksterlande". la komunikaĵo ankaŭ forte kritikas la antaŭnelonge elektitan prezidenton Lee Myung-bak. "La realaĵo montras, ke la perfidulo Lee Myung-Bak kondukas la glaciiĝantajn interkoreajn rilatojn al katastrofa fazo," ĝi diris. La sudkorea ministerio pri Reunuiĝo respondis dirante, ke ĝi bedaŭras la nordan decidon, kaj renovigas sian kritikon al Pjongjang kiu rifuzas permesi komunan enketon pri la pafado : "Ni opinias, ke estas bedaŭrinde, ke Nordkoreio okupiĝas pri nekompreneblaj agoj anstataŭ respondi al enketo".

La sudkorea dommastrino Park Wang-ja, 53-jaraĝa, estis mortigita je la 11-a de julio sur plaĝo apud la feriejo. Nordkoreaj respondeculoj tiam asertis, ke Srino Park vagis ene de restrikta militista zono, ne obeis avertojn, kaj estis pafita dum ŝi provis forkuri. Sudkoreio diras siaflanke, ke jurmedicinaj ekzamenoj sugestas, ke ŝi estis pafita dum ŝi ankoraŭ staris aŭ piediris malrapide, kaj fotoj de la plaĝo kie ŝi mortis montras, ke ne estas klare difinita kie estas la limoj. Nordkoreio rifuzas permesi al enketistoj de la sudo viziti la ejon.

La morto de Park Wang-ja flankenpuŝis anoncon de la prezidento Lee laŭ kiu li volas remalfermi la haltigitan dialogon kun Nordkoreio. La decido de Sro Lee efektivigis diplomatian malfermon al Nordkoreio malgraŭ la pafado kaj tio estigis kritikon en la sudkorea amaskomunikilaro. La feriejo de la Monto Kumgang allogis pli ol unu miliono da sudkoreaj vizitantoj ekde 1998. Aliro al la speciala turisma zono estas streĉe kontrolata de multnombraj policanoj. 

Legu ankaŭ : 

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi