Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Freŝaj novaĵoj el Azio |
|
| Azio - Mallonge |
|
La antaŭlasta eksterlanda halto de la Olimpika Torĉo disvolviĝis senprobleme en Nordkoreio. Gravega trajnakcidento en Ĉinio mortigas 70 homojn.
Male al la stafetkurado en SudKoreio, tiu, kiu okazis en la Nordkorea ĉefurbo Pjongjango okazis, lundon 28-an de aprilo, tute senprobleme. Svingante Ĉinajn kaj Nordkoreajn flagojn, miloj da spektantoj kolektiĝis laŭ la vojo, kaj hurais la torĉon. Tio estis sia unua trairo en la komunisma lando. Manifestacioj malamikaj al reĝimo aŭ sia politiko estas malpermesataj en NordKoreio. Laŭ asocioj pri defendo de homaj rajtoj, tiuj, kiuj kuraĝas malrespekti ĉi tiun malpermeson riskas gravajn prizonpunojn, aŭ eĉ kondamnon al morto. Pjongjango, kiu neofte organizas internaciajn eventojn, anoncis al Ĉinio sian fierecon ricevi la Olimpikan flamon. La flamo devas nun iri al Vjetnamio antaŭ ol fine reveni en Ĉinion, kie sia enlanda stafetkurado komenciĝos en Honkongo.
La kialoj de akcidento ankoraŭ estas ne sciataj. Fotoj elsenditaj de la Ĉinaj informagentejoj, precipe montras aŭtojn kuŝantajn surflanke malsupre de vojoj, apud kiuj postvivintoj sidas, ĉirkaŭataj de unuahelpaj laboristoj. La ministro pri fervojoj, Liu Zhijun, organizis la lokajn operacojn de helpo, atentigis lla agentejo Nova Ĉinio. Kvankam relative sekuraj en Ĉinio, fervojoj spertis kelkajn dramojn ĉi tiujn lastajn jarojn. Unu el la plej gravaj akcidentoj de la Ĉina trajnhistorio, kolizio de trajnoj en 1997, faris 126 mortintojn kaj proksimume200 vunditojn en Hunan. |



NORDKOREIO - 28-an de aprilo, 2008.
ĈINIO - 28-an de aprilo, 2008.
