Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| En Suda Azio mallonge... |
|
| Azio - Mallonge |
|
Komunaj militaj ekzercoj kun Germanio. Tri Germanaj marameaj militŝipoj, inkluzivante kontraŭaviadan ŝipon, alvenis en Kochi por partopreni komunajn ekzercojn kun la Barata mararmeo. La Germana ekzercgrupo, konsistas el ŝipoj FGS Hamburg, FGS Berlin kaj FGS Köln estrata de la kapitano Michael Budde kiel komandanto de la ekzercgrupo. La ŝipskipo laŭdire vizitos trejnadan lernejon en la Maramea bazo de Kochi kaj partoprenos sportajn ekzercojn kun la Barata mararmeo. La vizito de Barataj oficiroj al la Germanaj ŝipoj kaj iliaj komunaj ekzercoj okazos antaŭ la ŝipa foriro je la 8-a de aprilo.
Novaj ŝanĝoj en la kabineto de la ĉefministro. La Barata ĉefministro reformis sian kabineton aldonante sep novajn subministrojn, sed li lasis kernajn ministeriojn senŝanĝaj antaŭ la balotadoj de 2009. La ĉefministro Manmohan Singh instalis tiujn sep novajn ministrojn kaj promesis daŭrigi la batalon kontraŭ inflacio, kiu forte ekaltiĝis, kiam la reganta koalicio eniras la finan fazon de ĝia kvinjara mandato. La ĉefministro diris, ke la kabinetaj ŝanĝoj celas enkonduki miksaĵo de "pli junaj kaj pli spertaj homoj". La registaro de Sro Singh, elektita en majo 2004, estas trafita de akra kritiko far ĝiaj komunistaj alianculoj kaj la opozicio pro tio, ke ĝi ne povis kontraŭi la fortan inflacion.
Atencoj al policanoj en la kontraŭdroga batalo. Sep Afganaj kontraŭdrogaj policanoj mortis en interpafado kun Talebanaj ribeluloj, dum du aliaj policistoj estis mortigitaj per vojflanka bombo. "Sep policanoj, kiuj laboris en kampanjo de elimino de papavo, estis mortigitaj kaj du aliaj vunditaj. Kvin Talebanoj estis ankaŭ mortigitaj", la provinca policestro Sajed Agha Saqe diris al AFP agentejo. La batalo okazis en la Maywand distrikto de la provinco Kandaharo kaj daŭris du horojn, li diris. En alia akcidento kiu okazis lundon en provinco Helmand, du policanoj estis mortigitaj kaj ses aliaj vunditaj kiam ilia veturilo estis frapita de vojflanka bombo. Afganio estas la monda plej grava opioproduktisto konsistigante pli ol 90 procentoj de la tutmonda provizo. Proksimume 100 kontraŭdrogaj policanoj perdis la vivon en la pasinta jaro, laŭ la Afgana registaro. |



BARATO - 8-an de aprilo, 2008.
AFGANIO - 8-an de aprilo, 2008.