Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Waisak festo en UNESKO templo Borobudur Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Azio - Kulturo

INDONEZIO - 23-an de majo, 2008.

BorobudurIndoneziaj Budhanoj festis ilian sanktan tagon Waisak en multaj partoj de la lando mardon 20-an de majo. La plej grandaj ceremonioj okazis ĉe Borobudur kaj Mendut temploj en Magelang, en la centro de la insulo Javo. Kelkaj 15 000 Budhanoj de Javo, Kalimantano, Balio kaj Sulaveso amase venis al Mendut kaj Borobudur temploj por fari Waisak-feston, kiu reprezentas la naskiĝon, enlumigon kaj morton de Siddharta Gautama aŭ Budho.

Waisak falas sur la okan tagon de la kvara monato de la Ĉina luna kalendaro. "Ni preparis almenaŭ 28 000 boteloj da sankta akvo por ke ili estu distribuitaj al la kongregacio," diris Sugiyanto de la Indonezia Granda Sangha Konferenco (KASI). Budhanoj komencis la ceremonion kun medito ĉe Mendut Templo antaŭ ol piediri tri kilometrojn al Borobudur Templo, trapasante Pawon Templon. "En la pasinteco Mendut kaj Borobudur temploj estis uzitaj kiel realaj Budhanaj sanktejoj," diris Sugiharto. "Borobudur, unu el la plej grandaj antikvaj Budhanaj temploj de la mondo, estas elektita kiel la centro de Waisak festo por helpi konservi la templon."

La UNESKO enlistigis Borobudur kiel Mondan Heredaĵon en 1991. Waisak ceremonioj estis ankaŭ organizitaj en aliaj lokoj, kiel en Pangkalpinang, en la Bangka Belitung Insuloj, Semarang, en Centra Javo, Palu, en Centra Sulaveso, kaj Denpasar, en Balio.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi