Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Polemiko ĉirkaŭ filmo pri Sanktejo de Yasukuni Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Kulturo

JAPANIO - 9-an de aprilo, 2008.

La Sanktejo de Yasukuni estas Ŝintoa sanktejo kiu troviĝas en Tokio, dediĉita al la spiritoj de soldatoj kaj aliaj kiuj mortis dum bataloj nome de la Imperiestro de Japanio. Ĝia "Libro de Animoj" enlistigas la nomojn de pli ol 2 460 000 viroj kaj virinoj, interalie 27 900 el Tajvano kaj 22 000 el Koreio, kies vivo estis dediĉita al la servo de la Japana imperio, precipe mortintaj dummilite.

Defendante la registaran volon alporti al leĝfaristoj kribron de dokumentario pri la Sanktejo de Yasukuni, altranga oficialulo de la Agentejo pri Kulturaj Aferoj argumentis, ke estas konvene montri al la membroj de la Dieto (Japana parlamento) filmon parte financitan per nacia impostmono. Liaj rimarkoj tuj altiris kritikon de laborsindikatoj de la filmindustrio. La Nacia Konfederacio de Laborsindikatoj kaj la Federacio de Sindikatoj de la Kinaj kaj Teatraj Laboristoj de Japanio diris, ke la decido de la agentejo antaŭprezenti la filmon pri Yasukuni estas efika formo de "antaŭcenzuro". Tamen, Akira Shimizu, la direktoro de la agentejo pri artoj kaj kulturo, diris : "La membroj de la Dieto petis tiun antaŭprezenton de la filmo, por pripensi ĉu estas ĝuste doni subvenciojn al la filmistoj. La administraciaj respondeculoj devis pritrakti ilian peton. Mi pensas, ke ne estis malĝuste por la agentejo aŭskulti la peton de la Dietaj membroj, kaj siavice transdoni la peton al la filmkompanio". Pli frue en la tago, Shimizu renkontis reprezentantojn de la federacio de filmlaborsindikatoj.

La filmo estas direktita de Ĉina direktoro Li Ying. Ĝi montras vizitantojn al la sanktejo en Tokio, kiuj havas malsamajn opiniojn pri la milito kaj la sanktejo mem, kaj ankaŭ ĉefe montras fabrikiston de spadoj kiu faras "Yasukuni Spadojn." La filmistoj ricevis 7,5 milionojn da enoj (¥) de la Japana Konsilio pri Artoj. Laŭ Shimizu, post kiam revuo raportis en decembro, ke la filmo havas "kontraŭjapanian" enhavon malgraŭ la ricevitaj subvencioj, leĝfaristoj en februaro petis antaŭprezenton.

La speciala prezentado postulita de la leĝfaristoj, kiuj estas kritikemaj al la filmo, estigis multe da negativa diskonigo ĉirkaŭ la filmo, kaj tio ŝajne instigis kvin kinejojn en Tokio kaj Osaka nuligi ilian intencon surekranigi ĝin. Shimizu diris, ke li ne vidas klaran konekton inter la decido de la agentejo pri la leĝfarista antaŭprezento kaj la nuligoj. Li diris, ke ne estas kialo por nuligi la subvenciojn ĉar la decido sekvas laŭleĝe la financajn procedojn.

La 123-minuta filmo gajnis la premion de la plej bona dokumentario ĉe la 32-a Honkonga Internacia Filmofestivalo. Pli ol 10 kinejoj tutlande intencas surekranigi la dokumentarion en majo aŭ poste.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi