Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Korea nacia trezoro forbrulas Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Azio - Kulturo

SUDKOREIO - 11-an de februaro, 2008.

 

Pordego el la 14-a jarcento en la sudkorea ĉefurbo, Seulo, estas parte detruita de fajrego. La polico kredas, ke eble estas krimbruligo. Namdaemun, aŭ la Granda Suda Pordego, estis konsiderata kiel la plej granda nacia trezoro de la lando. Pli ol 100 fajrestingistoj batalis la incendion, kiu ekflamis malfrue dimanĉon, sed la ligna superstrukturo disfalis, lasante nur la ŝtonan bazon de la monumento. Antaŭ du jaroj ĝi estis remalfermita por la publiko, unuafoje ekde 1907.

NamdaemunLa novelektita Prezidento Lee Myung-bak vizitis la ejon lundon, kaj diris simple: "Homaj koroj doloras." Oficiale nomita Sungnyemun aŭ Pordego de Altegaj Ceremonioj, la monumento servis kiel la ĉefa enirejo de la urbo kiam Seulo fariĝis Koreia ĉefurbo antaŭ pli ol 600 jaroj. "Ĝi restis en bona stato eĉ dum la Korea Milito," laŭ testimonioj de loĝantoj, kiuj devas forviŝi larmojn. "Nia fiero falis."

Unue konstruita en 1398, rekonstruita en 1447 kaj renovigita plurfoje ekde tiam, Namdaemun estis la plej malnova ligna strukturo en Seulo. La duetaĝa ligna strukturo rivecis la titolon de "Nacia Trezoro numero unu" en 1962. Laŭ la unuaj taksoj oni bezonos tri jarojn por restarigi la Pordegon, kaj tio kostos proksimume 21 milionojn da Usonaj dolaroj. La incendio okazas malpli ol tri jarojn post kiam fajrego detruis unu el la plej malnovaj Budhanaj temploj de la lando, Naksan templo, kune kun ĝia alte taksita bronza sonorilo.

 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi