Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ĉinio pruntedonas artaĵojn al Tajvano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Azio - Kulturo
ĈINIO / TAJVANO - 24-an de septembro, 2009.

Ĉinio anoncas, ke ĝi pruntedonos rarajn kulturajn artefaktojn al Tajvano unuafoje ekde la interna milito. Ĝi sendos proksimume 40 objektojn al la ĉefa muzeo de la tajvana ĉefurbo por komuna ekspozicio pri imperiestro de la dinastio Qing, laŭ la gazeto "Beijing News" (Pekinaj Novaĵoj).

La kieesto de ĉinaj artefaktoj estas delonge disputiga afero. Kiam la venkitaj Naciistoj retiriĝis al Tajvano fine de la interna milito, ili kunprenis multajn trezorojn kun ili, kaj Pekino volas, ke ili revenu al kontinenta Ĉinio. Analizistoj diras, ke la ĉina propono estas postesigno de pliboniĝantaj rilatoj inter Ĉinio kaj Tajvano.

La tajvana prezidento Ma Ying-jeou estas multe pli proksima al Ĉinio ol sia antaŭulo Chen Shui-bian, kaj ekde li enoficiĝis en 2008 rilatoj inter la du najbaroj multe pliboniĝis. La ekspozicio - kiu koncentriĝos pri artefaktoj de la tempo de Yong Zheng, kiu regis super Ĉinio 13 jarojn ĝis 1735 - malfermiĝos ĉe la Nacia Palaco-Muzeo de Tajpeo en oktobro.

Ĉinaj antikvaj trezoroj estas tre serĉataj eroj, sed multe de la plej sensaciaj kolektoj estas en Tajpeo prefere ol Pekino. Proksimume 650 000 pentraĵoj, bronzaj medaloj, porcelanaĵoj kaj jadaĵoj de pekina imperia kolekto estis pakitaj en kestoj por eskapi la japanan armeon en la 1930-aj jaroj. Kiam la Komunistoj sub Mao Zedong gajnis la ĉinan internan militon, la venkita rivalo de Mao, Ĉiang Kai-ŝek forflugis al Tajvano kaj prenis la artefaktojn kun li. Jardekojn poste, la perdo de ĉi tiuj artefaktoj ankoraŭ kolerigas la pekinan registaron.

Ĉinio lastatempe kritikis la tajpean muzeon pro tio, ke tiu lasta rakontis distorditan historion de kelkaj el la objektoj, kaj Tajvano nun estas tre zorgema kiam ĝi pruntedonas la artefaktojn eksterlanden pro timo pri ĉinaj provoj rekapti aŭ postuli ilin. Sed hodiaŭ, la Ĉinoj ŝajne pritraktas la muzeon en normala, scienca maniero, kaj eĉ helpas organizi komunan ekspozicion. Ĉi tiu ekspozicio ilustras la gravecon, kiun kulturo povas havi en diplomatia interŝanĝo. Malgraŭ tio, la Tajvananoj diras, ke ne estos pruntoj al la kontraŭa direkto ĝis interkonsento estos atingita pri pekinaj postuloj sur trezoroj ankoraŭ en Tajpeo.
 
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi