Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ĉina Granda Muro pli longa ol antaŭe taksita Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Azio - Kulturo
ĈINIO - 29-an de aprilo, 2009.

La Ĉina Granda Muro (ĉine 长城) etendiĝas laŭ 10 000 lioj (5000 km). Tio estas populara ĉina aserto, sed ĝi ne estas vera. Esploristoj publikigis antaŭ kelkaj tagoj la lastajn indicojn pri la longeco de la Muro, plejparte konstruita aŭ restarigita dum la regado de la dinastio Ming (1368-1644) : Ĝi streĉiĝas laŭ 8851,8 km, do multe pli longa ol antaŭe taksita.

La lastaj konkludoj baziĝas sur dujara mapado kaj enketo komune farita de la Ŝtata Administro pri Kultura Heredaĵo (SACH) kaj la Ŝtata Buroo pri Enketoj kaj Mapado (SBSM). La Granda Muro konstruita de la dinastio Ming startas en Hushan en la provinco Liaoning kaj finiĝas ĉe la pasejo de Jiayu en la provinco de Gansu, laŭ la enketo. Ĝi trapasas 10 provincojn, urbojn kaj memstarajn regionojn en la nordo : Liaoning, Hebei, Tianjin, Pekino, Shanxi, Interna Mongolio, Shaanxi, Ningxia, Gansu kaj Qinghai. Ĝi havas mursekciojn longajn je 6259,6 km, 359,7 km de tranĉeoj, kaj 2232,5 km de naturaj defendaj baroj kiel montetoj kaj riveroj.

La GPS ( tergloba sistemo de orientiĝo), infraruĝaj teknologioj kaj aliaj mapteknologioj estis uzitaj en tiu ĉi unua sistemeca mapado de la Granda Muro. La enketo helpis klarigi la misteron ĉirkaŭ la longeco de la Granda Muro el tiu epoko de la dinastio Ming, sed tio ne estis la sola celo de la esploroj, diris la direktoro de la SACH, Shan Jixiang. Efektive la mapado estas parto de 10-jara projekto por protekto de la Granda Muro lanĉita de la SACH en 2005. "La enketo estis ankaŭ destinita por mapi protektozonojn por la Granda Muro el la tempo de la dinastio Ming, kaj disponi je informoj kaj dosieroj pri la Mura prizorgado," Shan diris.

La Granda Muro, originale konstruita de la ĉina unua imperiestro Qin Shi Huang (259-210 antaŭ Kristo) en la periodo de la Interbatalantaj Ŝtatoj (475-221 antaŭ Kristo), estis enlistigita kiel Monda Heredaĵo de la Unuiĝintaj Nacioj en 1987. La sekcio konstruita en la epoko de la dinastio Ming estas la plej vide frapanta kaj bone konservita parto de la mondofama fortikaĵo. Tamen, Shan diris, ke "la Granda Muro estas sub granda minaco, klimata ŝanĝiĝo kaj la masiva konstruado de infrastrukturoj en la lando est la plej grandaj minacoj".

La historiisto Zhu Zhewen, kiu estas specialisto pri la esploro de la Granda Muro, klarigas, ke ĝi entute konsistas el multe pli ol la ĉirkaŭmurigitaj sekcioj ofte montrataj en vojaĝrevuoj aŭ retejoj. En iuj sekcioj, ĝi havas la formon de tranĉeoj aŭ utiligas naturajn barojn kiel riverojn por servi sian defendan celon. En la okcidenta sekcio, plejparte troviĝanta en la dezerto, la Muro estis tipe konstruita per sablo kaj koto, igante ĝin senŝirma kontraŭ ekstrema veteraj kondiĉoj kiel ventoŝtormoj, kiuj fariĝas nun ĉiam pli oftaj rezulte de klimata ŝanĝiĝo, Zhu diris. Samtempe, homa agado, kiel en konstruo de fervojoj aŭ aŭtovojoj, ankaŭ difektis kelkajn segmentojn de la Muro, diris la historiisto. La enketo hodiaŭ koncentriĝas pri la sekcioj konstruitaj dum la dinastioj Qin kaj Han kaj daŭros ĝis la fino de venonta jaro, Shan diris.

Fonto de tiu ĉi artikolo :
China Daily

Legu pli pri la Granda Muro
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi