Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Ora semajno en Ĉinio PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Azio - Ekonomiko
ĈINIO - 23-an de februaro, 2011.


Dum la Printempa Festo de Ĉinio inter la 2a kaj 8a de februaro 2011 tre prosperis or-merkato en Pekino. Vendo de rafinita oro multe pliiĝis ol tiu en la pasinta jaro.


La vendo dum la 7-taga festo en juvelejo Caibai, la unua or-vendejo en Ĉinio, kreskis je 97.9% ol tiu pasintjare. Krom oraj ornamaĵoj en la formo de kuniklo, braceletoj, kolĉenoj, orpecetoj en la juvelejo Caibai tiris multajn aĉetantojn. S-ro Zeng kaj lia edzino el provinco Hunan aĉetis oran ringon kontraŭ pli ol 1 700 juanoj.

Zeng diris: "Ni laboris 13 jarojn en Pekino. Hodiaŭ mi volas aĉeti oran ornamaĵon por mia edzino." Alia aĉetinto s-ro Liu diris: "Mi tre ŝatas la memorigan or- moneron de la kunikla jaro. Krome mi volas aĉeti ankaŭ oron por investo, ĉar probable aperos inflacio en la kuranta jaro."
 

Sendis al ni tiun artikolon Alice LIU. Dankon al ŝi !
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi