Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Hermès lanĉas luksan markon en Ĉinio |
|
|
|
| Azio - Ekonomiko |
![]() ĈINIO - 17-an de septembro, 2010.La franca grupo Hermès inaŭguris hieraŭ, ĵaŭdon 16-an de septembro, en Ŝanhajo la tut-unuan vendejon de sia nova marko Shang Xia, kiu celas esti la plej bela ekzemplo de ĉina lerteco kaj samtempe montri la gravecon de ĉi tiu merkato por la luksosektoro. "Ni estas tre emociigitaj ĉar tio estas la naskiĝo de infano", deklaris Patrick Thomas, Ĝenerala Direktoro de Hermès, tuj antaŭ la inaŭguro de la luksa butiko, kiu troviĝas proksime al la komerca urbodistrikto de Xintiandi, en butikumada centro dediĉita al lukso. La 123-kvadratmetra vendejo proponas meblojn, ŝtofojn, ŝuojn kaj diversajn ornamajn objektojn.Teo estas la plej elmontrita aĵo en la unua kolekto kiu prezentas tre aziajn materiojn kiel bambuo, kaŝmiro importita de Mongolio aŭ porcelano. La arta estrino, Jiang Qionger, pensas, ke la butiko helpos al la revigligo de ĉinaj metiistoj pere de desegno. Entute dudeko da tradiciaj metiistoj laboras en la desegno de la dek du kreintoj de la nova marko. Shang Xia, kiu signifas "alta - malalta" en la ĉina, naskiĝis danke al la deziro de Patrick Thomas evoluigi la grupon, kiu havas kiel strategion ne aĉeti aliajn firmaojn. "Nia ideo estis translokigi la filozofion de Hermès en Ĉinion, krei ĉinan Hermès", klarigis la estro. La nova marko Shang Xia laboros en absolute sendependa maniero rilata al la sidejo. "Se Shang Xia fariĝos rivalo de Hermès, ĝi estos sukceso", certigis Patrick Thomas, kiu planas malfermi la duan butikon verŝajne en Parizo, sen doni pli da detaloj pri la kalendaro. La ĉina merkato, jam dua merkato de lukso tutmonde, akrigas apetitojn de ĉiuj entreprenistoj kaj tiu eksperimento kun Shang Xia estos sekvita kun intereso de grandaj tutmondaj markoj. |






ĈINIO - 17-an de septembro, 2010.
La 123-kvadratmetra vendejo proponas meblojn, ŝtofojn, ŝuojn kaj diversajn ornamajn objektojn.