Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Sociaj movadoj pligrandiĝas en Kamboĝo |
|
|
|
| Azio - Ekonomiko |
![]() KAMBOĜO - 15-an de septembro, 2010.190 000 personoj ĉesis laboron en 90 fabrikejoj de tekstil-industrio en Kamboĝo, laŭ la Kamboĝa Konfederacio de Laboro. Ili estis 60 000 lunde, je la komenco de la socia movado pri salajroj kiu nun pligrandiĝas. La Asocio de Ŝtofoproduktistoj en Kamboĝo (GMAC) menciis nur 30 000 strikantojn, sed konfirmis, ke la nombro pliiĝas ekde la komenco de tiu socia movado. "Se dungantoj ne respondos al niaj demandoj ĝis la 18-a de septembro, ni kunvenos kun niaj sindikataj reprezentantoj por decidi ĉu daŭrigi la strikon almenaŭ unu monaton pli", deklaris Kong Athit, la ĝenerala sekretario de la Konfederacio. Tiu ĉi movado sekvas interkonsenton inter registaro kaj industriistoj kiu fiksas la minimuman enspezon al 61 dolaroj (47,5 eŭroj) monate por la ŝtofo-industrio kaj ŝuo-industrio. La organizintoj de tiuj strikoj postulas 93 dolarojn almenaŭ. Ken Loo, ĝenerala sekretario de la GMAC, aldonas, ke ne-strikantoj estis minacitaj kaj bedaŭras, ke "la polico ne agas kiam ĉi tiuj personoj malobservas la leĝon".La industriistoj siaflanke mallaŭdas tiun strikmovadon, kiu laŭ ili puŝos la grandajn internaciajn markojn translokiĝi al najbaraj landoj. Tiu industria sektoro, kiu produktas ŝtofojn, ŝuojn kaj vestaĵojn por markoj kiel Gap, Benetton, Adidas aŭ Puma, estas unu el la ĉefaj fontoj de enspezoj por tiu ĉi ankoraŭ tre malriĉa lando, kie nun aperas sociaj movadoj kiel en pluraj aliaj aziaj landoj. La sektoro dungas 345 000 laboristojn, sed estis submetita al la postefikoj de la tutmonda krizo lastan jaron, kaj eksportaĵoj falis de 3,1 miliardoj da dolaroj en 2008 al 2,69 miliardoj en 2009. La oficialaj ciferoj tamen mencias 13,4 % da kresko dum la unuaj sep monatoj de 2010. Pli ol 30 % el la 14 milionoj da Kamboĝanoj vivas kun malpli ol 0,50 dolaro tage... |






KAMBOĜO - 15-an de septembro, 2010.
Tiu ĉi movado sekvas interkonsenton inter registaro kaj industriistoj kiu fiksas la minimuman enspezon al 61 dolaroj (47,5 eŭroj) monate por la ŝtofo-industrio kaj ŝuo-industrio. La organizintoj de tiuj strikoj postulas 93 dolarojn almenaŭ. Ken Loo, ĝenerala sekretario de la GMAC, aldonas, ke ne-strikantoj estis minacitaj kaj bedaŭras, ke "la polico ne agas kiam ĉi tiuj personoj malobservas la leĝon".