Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Pjongjango ekzekutas la respondeculon de la mon-reformo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Azio - Ekonomiko
NORDKOREIO - 19-an de marto, 2010.

La komunisma reĝimo de Nordkoreio ekzekutis pasintsemajne la eksan direktoron de Financoj de la Partio de la Laboristoj, Park Nam-gi, pro la malsukceso de la monreformo en novembro, laŭ informo de la sudkorea novaĵagentejo Yonhap. Laŭ proksimaj fontoj al la situacio en Nordkoreio konsultitaj de Yonhap, Park estis fusilita en Pjongjango sub la akuzo "ruinigi la landan ekonomion laŭ planado".

La samaj fontoj rimarkigis, ke la reĝimo de Pjongjango atribuis al Park tutan respondecon, estigita pro la malsukceso de la monreformo kiu okazigis socian malkontenton kaj havis negativan efekton en la preparado de la ebla sukcedo en la regado de Kim Jong-eun, malpli aĝa filo de la nordkorea gvidanto,  Kim Jong-il konata kiel "la amata gvidanto".

Tamen, nek la reĝima elito nek la Nordkoreanoj kredas je la kulpo de Park kaj konsideras lin politikan viktimon, laŭ la novaĵagentejo Yonhap. Ne estas la unua fojo kiam la altranguloj estas ekzekutataj, en 1997 la nordkorea registaro kulpigis kaj ekzekutis la respondeculon pri Terkultivado, Seo Kvan-hi,  je spionado kaj pro la ĝenerala malsatego kiu mortigis milojn da loĝantoj.

Fonto : Hispana gazeto El Mundo
 
Sendis al ni tiun ĉi artikolon Andy Hernández Martínez. Dankon !
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi