eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • Esperanto.com elaĉetita por esperantista projekto

    La retadreso Esperanto.com, kiu longe estis posedata de usona privatulo, estis aĉetita de esperantistoj por nova, nuresperanta socia retejo. La nova retejo estas la dua provo krei esperantistan socian retejon, post Amikumu.com, kiu funkciis dum la jaro 2007 kaj tiam atingis proksimume 1.700 membrojn.

  • Lanĉita nova paĝaro pri filmo Esperanto estas..

    Slovaka versio de filmo "Esperanto estas..." kiel elstara dokumento akiris novan retejon. Ĝi do aldoniĝis al nemultaj lingvoj en kiuj tiuspeca retejo ekzistas. Sed filmo ekzistas en pli multaj lingvoj kaj tiuj meritas same sian propran retejon...

  • feti-chistes.es - Nova humura "klaku-speca" retejo

    Naskiĝis dulingva humura retejo (en Esperanto kaj en la hispana). Eblas publikigi humuraĵojn (aŭ ŝercojn, spritaĵojn, ĉiajn humurajn tekstojn), komenti, voĉdoni, sendi ilin al aliaj retejoj (ankaŭ al klaku, se indas!), ktp.

  • Edzperanto.org - Nova Retejo por Esperantistoj serĉantaj koramikojn.

    La retejo Edzperanto.org estas nun malfermita en Testo-fazo por uzantoj. Estu unu el la unuaj uzantoj de Edzperanto.org, kaj trovu vian koramikon!

  • La unua dublita filmo en Eo

    La projekto “Verda Filmejo” estis lanĉita la 1-an de junio 2009. Ĝi enhavas kvindekon da filmoj subtekstigitaj en esperanto kaj unu dublita.
    “Kin-Dza-Dza” estas komedia kaj profunde filozofia malutopia filmo, malfacile imagebla en sovetia Rusio.
    La filmon dublis Andreo Grigorevskij. Estas publikigata kun interkonsento de dublisto.

Toyota revokas veturilojn en pluraj landoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Azio - Ekonomiko
JAPANIO - 29-an de januaro, 2010.

 
Toyota anoncis la revokon de veturiloj en Usono, Eŭropo kaj Ĉinio pro zorgoj pri akcelilpedaloj kiuj restas blokitaj. La firmao anoncis sian planon revoki 1,1 milionoj da aŭtoj en Usono, nur unu tagon post alia anonco pri interrompo de vendoj de ok modeloj popularaj en Usono. Laŭ apliko de ĉina kvalitokontrola oficejo, ĝi revokos 75 552 RAV4-veturilojn tie.

Toyota
ankaŭ anoncis, ke 750 laborpostenoj povus malaperi ĉe sia fabrikejo de Burnaston en Britio. La postenoj estus perditaj antaŭ aŭgusto. "Pasintjare estis malfacila jaro por Toyota en Britio," la aŭtofabrikisto diris. "Ĉi tiu decido rilatas al produkta ebleco kaj efikeco, ne produktaj volumoj." Toyota diris, ke neniu decido estas farita pri kiel la laborpostenoj malaperos. T

oyota
volas revoki la RAV4-veturilojn en Ĉinio ekde la 28-an de februaro. La aŭtoj koncernataj estis fabrikita inter la 19-a de marto 2009 kaj 25-a de januaro 2010 en Tianjin, laŭ rimarkoj sur la retejo de la Ĝenerala Administro pri Kvalito-Kontrolado, -Inspekto kaj -Kvaranteno de la Ĉina Popola Respubliko. La specifaj detaloj de la revoko en Eŭropo ankoraŭ ne estas deciditaj.

Colin
Hensley, ĝenerala direktoro de Toyota-aj eŭropaj operacoj, diris, ke la aŭtofabrikisto provas establi kiom da eŭropaj modeloj ankaŭ entenas la partojn uzatajn en la aŭtoj revokotaj en Usono. Pasintsemajne, la monda plej granda aŭtofabrikisto jam revokis en Usono 2,3 milionojn da aŭtoj kun misaj pedaloj. Ĝi ĵus revokis preskaŭ 8 milionojn da aŭtoj en Usono en la pasintaj kvar monatoj.

Lastan novembron
, ĝi revenigis al fabrikejoj 4,2 milionojn da aŭtoj pro problemoj ĉe pedaloj. "La "kuraca plano" de Toyota modifos anstataŭigos la akcelilpedalojn en tiuj veturiloj por trakti la riskon," la firmao diris. La lasta revenigo de veturiloj tarfis kvin modelojn en Usono : la 2008-2010 Highlander kaj la 2009-2010 Corolla, Venza, Matrix kaj Pontiac Vibe.

Akcioj de Toyota
falis je pli ol 3,9% en Japanio, post alia falo de 4,3% merkredon, kiam zorgoj pri la efiko de la revenigo sur la aŭtofabrikista financa sano kaj reputacio al investantoj. "Estas ankoraŭ necerte kiel ĉi tiuj problemo trafos Toyota-an profiton. Sed investantoj estas maltrankviligitaj pri tio, ke tiu afero povus vere premi la firmaajn entutajn enspezojn," diris Masatoshi Sato ĉe izuho Investors Securities.

Aparte
, la kompanio Ford diris, ke ĝi interrompos la produktadon de furgono fabrikita kaj vendita en Ĉinio kiu havas akcelilpedalon faritan de la sama fabrikisto kiel Toyota. Tamen, Ford diris, ke ĝi uzas la pedalon en la modelo Transit Classic nur de decembro, kun nur 1 663 veturiloj jam produktitaj.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi