Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Ĉinio malfermas turkmenan gasodukton |
|
|
| Azio - Ekonomiko |
![]() TURKMENIO / ĈINIO - 14-an de decembro, 2009.La ĉina prezidento Hu Jintao malfermis novan dukton, kiu liveros gason de Turkmenio al sia lando. Li estis kune kun la gvidantoj de la centraziaj landoj tra kies teritorioj la dukto pasas. Analizistoj diras, ke la konstruo de la dukto markas gravan avancon de la pekina influo en la regiono kaj paŝon antaŭen por sia energia sekureco.
La nova dukto ankaŭ rompas la delongan kompletan rusan dominadon de la turkmeniaj vastaj gasprovizoj. "Ĉinio estas optimisma pri nia kunlaboro kaj la malfermo de ĉi tiu gasodukto estas alia platformo por kunlaboro inter niaj amikaj landoj," Sro Hu diris. Li simbole turnis radon por la malfermo de la 1 800 km-longa gasodukto, kiu kuras de gasokampo kontrolata de la Ĉina Nacia Nafto-Kompanio tra Uzbekio kaj Kazaĥio al Xinjiang en okcidenta Ĉinio. La dukto liveros 40 miliardojn da kvadrataj metroj jare al Ĉinio, kiam fine ĝi funkcios ĉe plena kapablo en 2013. Temas pri duono de la aktuala mendo de Ĉinio. Tio ankaŭ signifos, ke la centraziaj landoj - siatempe parto de Sovetunio - malpli dependas de Rusio kiu akaparas iliajn gasprovizoj. "Ĉi tiu projekto ne nur havas komercan aŭ ekonomian valoron. Estas ankaŭ politika projekto," la turkmena prezidento Kurbanguly Berdymuĥamedov diris al sia ĉina kolego Hu dimanĉon. "Ĉinio, per sia saĝa kaj longvida politiko, fariĝis unu el la kernaj garantiintoj de tutmonda sekureco." Turkmenio produktas ĉirkaŭ 70 miliardojn da kvadrataj metroj da gaso ĉiujare. Tio estas preskaŭ la sama kvanto ĝis lastatempe aĉetita de Rusio, plej granda kliento de Turkmenio. Provizoj ĉesis sekve de akcidento en aprilo sur la ĉefa dukto al Rusio. Ĝis nun la du landoj ne povis atingi interkonsenton, kaj tio kaŭzais por Turkmenio perdon de pomonate ĉirkaŭ 1 miliardo da usonaj dolaroj. La okazaĵo instigis la prezidenton Berdymuĥamedov anonci la intereson de sia lando por evoluigi alternativajn provizvojojn. Turkmenio estas alproksimiĝanta la finkonstruon de alia dukto al Irano, kaj esprimis intereson pri la Nabucco-projekto subtenata de la Eŭropa Unio. La prezidento Hu kaj la kazaĥa prezidento Nursultan Nazarbajev rivelis la kazaĥan sekcion de la gasodukto en Astana lastan sabaton. Tio estas la unua eksportvojo de Kazaĥio, kiu ne trairas Rusion. |





TURKMENIO /
Ĉ
