Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
MALDIVOJ PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Azio - Dosieroj

Dank'al sia abunda marvivo kaj siaj sablecaj plaĝoj, la Maldivoj estas ofte portretataj de vojaĝagentejoj kiel tropika paradizo. La ekonomio rondiras ĉirkaŭ turismo, kaj dekoj da insuloj estis evoluigitaj por la supra nivelo de la turisma merkato.

Ĝeneralaj datumoj

  • Oficiala nomo: Respubliko de Maldivoj
  • Loĝantaro: 306 000 (2007)
  • Administracia ĉefurbo: Maleo
  • Areo: 298 km²
  • Ĉefaj religioj: Islamo
  • Lingvoj: Diveha
  • Vivespero: 68 jaroj (viroj), 69 jaroj (virinoj) (UN)
  • Monunuo: Rufiyaa

Faktoj

Krom la insula ĉefurbo Maleo, eksterlandanoj rajtias nur loĝi en aliaj insuloj por nelongaj vizitoj, tiel limigante ilian efikon sur tradiciaj Islamaj komunumoj. Multaj Maldivianoj vivas malriĉece. Tamen, la lando evoluigis sian infrastrukturon kaj industriojn, inter kiuj estas la  sektoro de fiŝkaptejoj, kaj akcelis plibonigon de sanzorgo, edukado kaj legokapablo. La ŝtato konsistas el 1190 insuloj, de kiuj 220 estas loĝataj de indiĝenoj kaj aliaj 87 utiligataj por turismaj celoj.

La Maldivoj estis trafitaj en decembro 2004 de la granda azia cunamo. Hejmoj kaj feriejoj estis ruinigitaj de la ondoj, kaj poste ekkomenciĝis grava rekonstruprogramo. Estas timo, ke kiam marnivelo forte altiĝos, insulaj landoj kiel la Maldivoj, kaj iuj pacifikaj teritorioj, simple estos inunditaj kaj malaperos.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi