|
Azio -
Dosieroj
|
|
La Islamanoplimulta ŝtato de Pakistano okupas lokon kiu estis hejmo de la plej fruaj homaj civilizacioj, kaj kie du el la plej gravaj religioj en la mondo, Hinduismo kaj Budhismo, estis konfesitaj. La moderna ŝtato naskiĝis el la disiĝo de la hinda subkontinento en 1947 kaj de tiam alfrontis enlandajn politikajn renversiĝojn kaj regionajn konfliktojn.
Ĝeneralaj datumoj
- Oficiala nomo: Islama Respubliko de Pakistano
- Loĝantaro: 164 milionoj (2007)
- Administracia ĉefurbo: Islamabado
- Areo: 796 095 km²
- Ĉefaj religioj: Islamo
- Lingvoj: Angla, urdua (oficialaj), panĝaba, sinda, paŝtua, baluĉa, ...
- Vivespero: 65 jarojn (viroj), 66 jarojn (virinoj) (UN)
- Monunuo: Rupio
Faktoj
Kreita por plenumi la postulojn de hindaj Islamanoj porĥavi sian propran hejmlandon, Pakistano estis originale en du partoj. La oriento parto, nuntempa Bangladeŝo, situas sur la Golfo de Bengalio kaj limas kun Barato kaj Birmo kaj la okcidenta parto, nuntempa Pakistano, etendiĝas de la Himalajo ĝis la Arabia Maro. Milito kontraŭ Barato pri la disputata norda teritorio de Kaŝmiro okazis nelonge post sendependeco. La du landoj batalis denove en 1965. La disrompo de la du partoj okazis en 1971 kiam la plejparte bengalparolanta orienta parto secesiis kun helpo de Barato.
Civila politiko en Pakistano dum la lastaj jardekoj estas senbriligitaj de korupto, nekompetenteco kaj alfrontiĝoj inter diversaj institucioj. Alternantaj periodoj de civila kaj militista regado ne helpis al establo de stabila ŝtato. Pakistanon trafis militista regado denove en oktobro 1999 post la elpelo de civila registaro kiu perdis multe da ĝia publika subteno. La gvidanto de la puĉo, la Generalo Pervez Musharraf, promesis revivigi la landajn riĉaĵojn, sed alfrontis ekonomiajn defiojn kaj ankaŭ pliiĝantan frakciadon inter Islamisma radikalismo kaj la moderniganta nereligia alo de pakistana politiko.
Sro Musharraf poste rezignis pri sia armea posteno en novembro 2007, sed ĉe parlamentaj balotadoj en februaro 2008, liaj subtenantoj estis venkitaj de la opozicia Pakistana Popola Partio (PPP) kaj la Islama Ligo de Nawaz Sharif. La du partioj formis koalician registaron gvidita de la PPP-a Jusuf Raza Gillani. Juĝado pro fifaroj enoficaj estis lanĉita kontraŭ Sro Musharraf, kiu eksiĝis en aŭgusto 2008.
Pakistana loko sur la monda scenejo ŝanĝiĝis post la atakoj de la 11-a de septembro 2001 en Usono. Ĝi forlasis sian subtenon por la Talibana reĝimo en Afganio kaj estis propulsita en la fronto de la batalo kontraŭ terorismo, fariĝinte kerna alianculo de Vaŝingtono. Pakistanaj fortoj diras, ke ili arestis centojn da suspektataj al-Kaida kaj Talibanaj zelotoj en la fortikaj, tumultemaj tribaj regionoj laŭ la pakistana-afgana landlimo. Dekmiloj da soldatoj estas deplojita en la regiono, kiu estas scenejo de furioza batalado inter sekurecofortoj kaj suspektataj aktivuloj.
La streĉa situacio kun Barato pri Kaŝmiro plu restas kaj zorgoj ankaŭ kreskas pri regiona vetarmado. Tamen, daŭrantaj interpacigaj diskutoj malproksimigis la du atomaj potencoj de nova konflikto. |