Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Alianculoj lanĉas operacon Muŝtarak en Afganio |
|
|
| Azio - Diversaĵoj |
AFGANIO - 15-an de februaro, 2010.La komuna komando ĉe la Internacia Sekureca Helpo-Forto (angle Isaf) de NATO lanĉis tion, kion ĝi nomas "afgangvidatan kontraŭinsurekcian operacon", sendinte 15 000 soldatojn en kernajn lokojn de la provinco de Helmand por batali la Talibanojn. La Talibanojdiras, ke ili disponas je 2 000 batalantoj pretaj kontraŭataki.
Tiu ĉi milita Operaco Muŝtarak (kiu signifas "kune" en la loka daria lingvo), lastatempa ofensivo de la alianculoj okcidentaj celas sekurigi regon de la urbo Marjah, sudokcidente de la helmanda provinca ĉefurbo Laŝkar Gah. Marjah estas konata kiel la koro de la regiona opia kultivo kaj drogokomerco. Norde, soldatoj ankaŭ estas batalantaj en la distrikto de Nad Ali, scenejo de lastatempa, pli malgrandaj bataloj inter NATO-fortoj kaj Talibanaj batalantoj. La fortoj implikitaj en Operaco Muŝtarak estas :
Usono diras, ke ĉi tiu atako al la talibanoj estas prototipo por nova speco de operacoj, en kiu la celo estos kapti la lokon kun minimuma kvanto de perforto. Kaj unuafoje NATO kaj afganaj respondeculoj pretigis grandan nombron de afganaj administrantoj kaj ankaŭ afganan guberniestron por regi en Marjah tuj post kiam la batalado finiĝos. Pli ol 1000 lokaj policistoj ankaŭ atendas por iri tien labori. |




AFGANIO - 15-an de februaro, 2010.