Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
NATO volas pli da soldatoj en Afganio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj
AFGANIO / NATO - 02-an de decembro, 2009.

 
La Ĝenerala Sekretario de NATO diris, ke membroj faru "multe pli" por kontribui al la batalo kontraŭ al-Kaido kaj la Talibanoj en Afganio. Anders Fogh Rasmussen diris, ke NATO-landoj krom Usono aldonu almenaŭ 5 000 ekstrajn soldatojn, kaj "verŝajne kelkajn milojn pliajn". Tiun deklaron li faris dum la usona prezidento Barack Obama diris, ke li pliigos usonajn fortojn en Afganio je 30 000 soldato, al entute 100 000.

Sro
Rasmussen diris, ke NATO-soldataro restos tie "tiel longe kiel necese". "En 2010, la ne-usonaj membroj de ĉi tiu misio sendos almenaŭ 5 000 soldatojn kaj verŝajne kelkajn milojn pliajn," Sro Rasmussen diris, klarigante, ke ĉi tiu nombro venas kiel aldono al la jam 38 000 soldatoj en Afganio. "Kio okazas en Afganio estas aktuala kaj klara danĝero por niaj civitanoj," li diris. "Malstabileco en Afganio signifas sensekurecon por ni ĉiuj."

Antaŭe
tiun mardon, usona prezidento Barack Obama anoncis ekpliiĝon de la nombro de usonaj soldatoj, kaj promesis "ekkapti la iniciaton" en la batalo kontraŭ la Talibanoj kaj al-Kaido en la lando. Li diris, ke retiriĝo el Afganio komenciĝos post 19 monatoj, en julio 2011, kaj li sugestis ke la misio en Afganio estos testo por la kredindeco de NATO. Responde, Sro Rasmussen diris, ke la organizaĵo devas "nun montri, ke multilateralismo produktas rezultojn". Sro Rasmussen aldonis, ke la kontribuontaj landoj kaj precizaj nombroj estos anoncitaj post konferenco pri Afganio vokota de la brita ĉefministro kaj okazonta  en Londono je la 28-a de januaro. Li diris, ke la strategio de NATO kuŝas en "translokigo de respondeco pri regado de sia propra lando al Afganio kiel eble plej baldaŭ".

Sed
Sro Rasmussen klare komprenigis, ke NATO-fortoj ankoraŭ plu havos "subtenan rolon". "Ni ne havas intencon foriri je tiu punkto, kaj ŝanceliĝi antaŭ la fina linio. Ni restos tiel longe kiel necese por elfini la taskon kaj nia misio finiĝos kiam la Afganoj kapablos sekurigi kaj estri sian propran landon," li aldonos. En lia ĉiusemajna parolado el la sidejo de NATO en Bruselo, li deklaris, ke jam estas inter 10 kaj 15 distriktoj en la lando, kie afganaj sekurecaj respondeculoj pretas ekpreni sur sin la gvidadon en 2010.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi