Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Grava tropika ŝtormo frapas Filipinojn
- Ĉinio: 659 milionoj da usonaj dolaroj estis uzataj por sanigaj aferoj en Xinjiang
- Japanio subtaksis riskojn de cunamo
- Ĉu Dalailamao bonvena en Ĉinio ?
- Efika maturiĝo de fruktoj pere de muziko
- Fortega tertremo kaj cunamoj frapas Japanion
- Dalai-Lamao preparas sian politikan rezignon
- Batalhelikopteroj mortigas 9 afganajn infanojn
- Kontesto de diktatoraj reĝimoj: ĉu risko por Ĉinio ?
- Ora semajno en Ĉinio
Plej popularaj artikoloj
2 - Babela turo farita de libroj inaŭguriĝis en Bonaero
3 - Mallonge el Eŭropo
4 - La post-atoma epoko
5 - Baloto en Kanado : Konservativuloj gajnas
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news |
|
| Tokio, monda ĉefurbo de gastronomio |
|
|
| Azio - Diversaĵoj |
![]() JAPANIO - 26-an de novembro, 2009.Tokio saltis antaŭ Parizo kiel urbo kun la plej granda nombro da Michelin-tri-stelaj restoracioj, konfirmante tiel sian statuson de "monda ĉefurbo de gastronomio". Tokio hodiaŭ havas 11 tri-stelajn restoraciojn kompare kun 10 por Parizo, laŭ la lasta eldono de la Michelin-gvidlibro pri Tokio.
La japana ĉefurbo ankaŭ havas pli da steloj entute ol Parizo, 261 stelojn dividatajn de 197 restoracioj. Nov-Jorko, kompare kun tio, havas kvar tri-stelajn restoraciojn. Post polemiko pri antaŭaj gvidlibroj pri Tokio, kiuj uzis nejapanajn inspektorojn, la gvidlibreldonisto Michelin diris, ke ĝi ĉi-foje uzis nur japanajn inspektorojn por tiu lasta eldono. Japanaj restoraciistoj kaj recenzistoj de manĝaĵo estis efektive skeptikaj pri tio, ĉu nejapanaj homoj povus adekvate juĝi la japanan kuirarton. La unua Michelin-gvidlibro pri Tokio aperis en 2007. "Tokio restas nedisputeble la monda ĉefurbo de gastronomio kaj ankaŭ havas la plej grandan nombron de tri-stelaj restoracioj," diras la direktoro de Michelin-gvidlibroj Jean-Luc Naret. La vasteco de la urbo Tokio ankaŭ helpas klarigi kial ĝi havas tiel multe da Michelin-steloj. Tokio estas multe pli granda ol Parizo kaj havas 160 000 restoraciojn kompare kun 40 000 en Parizo. Du trionoj de la en la gvidlibro prezentataj restoracioj en Tokio servas japanajn manĝaĵojn, dum la aliaj servas diversajn manĝaĵojn inter kiuj francajn, hispanajn, ĉinajn kaj italajn. Sed Francoj tamen ne timu, ke sia kuirarto tute plonĝis en malbonfamon. Francio ankoraŭ havas pli da tri-stelaj restoracioj ol ie ajn, kun 25 kompare kun 18 en Japanio. La sekvonta Michelin-gvidlibro pri Parizo estas eldonota en marto 2010. |





JAPANIO - 26-an de novembro, 2009.
de manĝaĵo