Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Koreaj militŝipoj interbatalas Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj
NORDKOREIO / SUDKOREIO - 10-an de novembro, 2009.

 
Sudkorea militŝipo interpafadis kun nordkorea mararmea ŝipo, raportoj de ambaŭ landoj diras. Respondeculoj en Seulo deklaras, ke la sudkorea ŝipo ekpafis kiam la norda ŝipo transiris disputatan maran landlimon. La nordkorea ŝipo tiam pafadis responde. Nordkoreio insistas, ke sia ŝipo ne transiris la limon, kaj postulis pardonpeton, laŭ la novaĵagentejo KCNA. La du mararmeoj jam troviĝis en mortiga interŝanĝo dufoje laŭ sia okcidenta marlimo en la pasinta jardeko.

Tio okazis kelkajn
tagojn antaŭ ol la usona prezidento Barack Obama vizitos Azion. Nordkoreio serĉas rektan intertraktojn pri sia atoma programo. Laŭ la nordkoreaa versio de eventoj, patrolboato estis en misio por konfirmi "malidentigitan objekton" sur la norda flanko de la limo, kaj dum ĝi estis revenanta al tero, sudkoreaj ŝipoj postkuris ĝin kaj ekpafis en "grava armita provoko". La nordkorea ŝipo "ne perdis tempon kaj senprokraste rebatis al tiu frapo provoka", KCNA diris. "Multe trafitaj de ĉi tiu rebato, la grupo de militŝipoj de sudkoreaj fortoj rapide revenis al la maroj ĉe ilia flanko."

Sudkoreaj
militistoj ankaŭ postulis pardonpeton pro la okazaĵo. Sudkoreaj respondeculoj diris, ke neniu el siaj soldatoj estis vundita, dum la norda boato ekflamis antaŭ ol ĝi iris for. En oktobro, la nordkorea mararmeo akuzis Sudkoreion, ke ĝi sendis militŝipojn trans ilia mara limo por instigi streĉan situacion, kaj avertis, ke pliaj trudeniroj povus inciti rebatojn. La nordkorea ŝtata mararmeo diris, ke en unu tagon sole, ŝipoj transiris la limon 10 fojojn.

Sudkoreio
agnoskas la Nordan Limlinion, tirita unupartie de la Unuiĝintaj Nacioj fine de la Korea Milito de 1950-53, kiu neniam estis akceptita de Nordkoreio. La lastaj du gravaj mortigaj bataloj en la disputataj maroj okazis en 1999 kaj 2002 dum bataloj kiuj daŭris malpli ol 30 minutojn. Ambaŭ Koreioj estas parto de la procezo de Sespartiaj Intertraktoj destinita por fini la nordkorean programon de atomarmiloj. Rilatoj inter la du landoj iomete degelis en la 1970-aj jaroj, kaj poste en 1991 post kiam ambaŭ landoj subskribis bazan interkonsenton kun celo de reunuigo.

En
oktobro 2007 la koreaj gvidantoj promesis serĉi solvon por formale fini la Korean Militon, sed ĉi tiun jaron la streĉiteco pliiĝis denove kaj la interkonsento estis ekhaltita. 
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi