Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Pakistano forlevas restriktojn en valo de Swat Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 0
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj
PAKISTANO - 1-an de junio, 2009.

Pakistana militistaro levis sian elirmalpermeson en sep urboj en la valo de Swat, tiel permesante al miloj da homoj kaptitaj dum la armea kampanjo kontraŭ Talibanaj batalantoj serĉi manĝaĵojn kaj aliajn provizojn. La malstreĉo de restriktoj tiun lundon okazas dum la militistaro ĉiam pli alproksimiĝis al batalantoj en ĉi tiu distrikto de Swat, parto de la lando proksime de la nordokcidenta landlimo kun Afganio.

La militistaro diris, ke dumtagaj elirmalpermesoj estis forlevitaj en la urboj Bahrain, Madyan, Fatehpur, Khwazakhela, Matta kaj Alpurai kaj en la distrikto de Shangla. Sed civiluloj kiuj kuraĝas eliri tamen estas ankoraŭ minacataj. La agentejo Associated Press citis atestanton, kiu rakontis, ke li vidis soldatojn pafi al civiluloj, ŝajne ĉar ili suspektis ilin esti Talibanaj batalantoj. Sebastian Brack, proparolanto por la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco, diris al fremdaj gazetoj, ke rifuĝintoj, kaj ankaŭ tiuj, kiuj restis en la valo alfrontas multajn problemojn. "Estas grandegaj problemoj pri bazaj servoj kiuj devas esti provizitaj : elektron, akvon, telefonliniojn, la restarigon de familiaj ligoj," li diris. "La dua nivelo de la humanitara problemo estas ĉiuj tiuj, kiuj rifuĝiĝis en gastigantaj familioj, kiuj estas relative apud la loko kie la batalado okazas, sed kiuj ne ricevas la plejparton de la humanitara asisto. Tiuj asistpenoj koncentriĝas pli sude ĉe la IDP [tendaroj de interne delokigitoj]."

La militistaro asertas, ke Mingora, la ĉefa urbo en la valo de Swat, revenis sub registara rego post semajnoj de batalado, sed humanitaraj helpistoj diras siaflanke, ke apenaŭ haveblas manĝaĵoj kaj akvo, kaj elektro estas limigita. Analizistoj diras, ke la respondeculoj devu rapide restarigi bazajn servojn por malhelpi la Talibanojn ekspluati la malriĉecon de loĝantoj. La pakistana armeo lanĉis sian ofensivon kontraŭ Talibanaj batalantoj en la valo de Swat kaj ĉirkaŭaj distriktoj antaŭ unu monato post kiam tiuj lastaj malrespektis la kondiĉojn de batalhalto kaj antaŭeniris en regionon apud la ĉefurbo Islamabado. La ofensivon al Swat laŭdis Usono, sed la batalado delokigis ĝis tri milionoj da homoj, kaŭzante humanitaran krizon. La plimulto de la loĝantoj en Mingora, kiuj nombris pli ol 375 000, fuĝas la ofensivon.

Aliloke en la nordokcidenta landlima provinco, almenaŭ du personoj estis mortigitaj kiam bombo disŝiris aŭtobusan haltejon en la urbo Kohat, kiu estas militista centro. La eksplodo vundis 18 aliajn personojn, policanoj diris : "Almenaŭ du personoj estis mortigitaj kaj 18 aliuloj vunditaj en teleregata bombeksplodo ĉe la aŭtobusa stacio en la bazaro dee Tirah en Kohat," Fazal Naeem, proparolanto por la loka polico, citita de la AFP novaĵagentejo, diris. Kohat estas grava militista urbo ĉe la landlimo kun pakistanaj kvazaŭaŭtonomecaj tribaj lokoj en la nordokcidenta landlima provinco. Altranga polica oficialulo, diris, ke la eksplodilo estis kaŝita en sako kaj konfirmis, ke ĝi estis gvidata de malproksime.

Pakistano intensigis siajn sekurecrimedojn en la urboj sekve de lastatempaj memmortigaj atencoj, inter kiuj estas unu en la urbo Lahore, kiu mortigis 30 homojn. Respondeculoj diris, ke la bombatencoj estas rebataj atakoj de la Talibanoj.

Legu ankaŭ :
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi