Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nordkoreio faras atoman teston Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj
 NORDKOREIO - 25-an de majo, 2009.

Nordkoreio ĵus anoncis, ke ĝi faris sukcesan atoman teston, dum ĝi intensigas siajn agojn cele al plifortigo de sia atoma fortimigilo. La subtera testo tiun lundon matene, loka tempo, estis sekvita nelonge poste de raportoj el Sudkoreio, ke la Nordo ankaŭ elprovis tri mallongdistancajn misilojn. La usona prezidento Barack Obama tuj kondamnis la nordkorean teston kiel "minacon al internacia paco" kaj diris, ke li petos agon fare de la internacia komunumo.

Anoncante la atoman teston, la nordkoreaj ŝtataj amaskomunikiloj diris, ke per tiu ĉi eksplodo la lando altigis la "eksplodan potencon" de siaprovizo de atomaj armiloj. "Ni sukcese faris alian atoman teston je la 25-a de majo, kiel parto de la respublikaj aranĝoj por plifortigi nia atoma fortimigilo," la oficiala KCNA novaĵagentejo diris. Ĝi ankaŭ diris, ke la testo "kontribuos al defendo de la suvereneco de la lando kaj de socialismo, kaj certigos pacon kaj sekurecon sur la korea duoninsulo." La komunikaĵo aldonis, ke la testo estis farita "je nova pli alta nivelo koncerne la eksplodan potencon kaj la teknologion uzitan por ĝia kontrolo".

Rusio poste deklaris, ke la testo kaŭzis eksplodon de proksimume 10-20 kilotunoj, proksimume la sama forto ol tiu iam uzita de Usono per siaj bomboj kontraŭ la japanaj urboj de Nagasaki kaj Hiroshima fine de la Dua Mondmilito. La testo estas drameca eskalado de defioj en la longedaŭra alfrontiĝo pri la atoma programo de Nordkoreio, kaj Japanio avertas, ke la nordkorea ago estas klara malobservo de UN-rezolucioj de la Sekureca Konsilio. "Ni ja ne toleros ĝin," Takeo Kawamura, japana ĉefsekretario de la Kabineto, diris al reporteroj en Tokio. La Sekureca Konsilio okazigos hodiaŭ mem krizoseancon en Nov-Jorko por diskuti la teston, la rusa ambasadoro ĉe la UN anoncis.

Antaŭe la usona Geologia Enketa Ofico (USGS) diris, ke ĝi eltrovis tremon de grandeco 4.7 en Nordkoreio ĉe 09:54 loka tempo (00:54 Universala Tempo) tiun ĉi lundon, indikante, ke atoma testo eble okazis. La loko ne estas sisme aktiva. La USGS trovis, ke la epicentro de la tremo estas apud la urbo Kilchu, proksimume 375 km nordoriente de la nordkorea ĉefurbo, Pjongjango. La ejo troviĝas apud alia loko, Nordkoreio faris sian unuan atoman teston en oktobro 2006.

Ĉi tiu nova nordkorea testo verŝajne ekkaŭzos alvokon al striktigo de embargo kontraŭ la lando, kvankam la jam ekzistantaj aranĝoj ĝis nun havis malgrandan efikon. Ĉinio, la plej proksima alianculo de Nordk kaj vetoosvinganta membro de la Sekureca Konsilio, verŝajne ..osas malakcepti pli fortan embargon kiel parto de iu nova Rezolucio de la UN. Tamen, analizistoj diras, ke Ĉinio eble koleriĝos pro tio, ke la nordkorea testo kaj serĉos aliajn metodojn por premi sian najbaron. La testo ankaŭ certe altigis streĉan situacion en la regiono kaj vekas timojn pri kurego al atomaj armiloj en nordorienta Azio, ĉar Japanio, Tajvano kaj Sudkoreio, inter aliaj, eble havas emon al evoluigo de siaj propraj atomaj armiloj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi