Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Nordkoreio lanĉas satelitraketon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj
NORDKOREIO - 05-an de aprilo, 2009.

Nordkoreio ne sukcesis en sia provo meti sateliton en la kosmon post lanĉo de raketo frue dimanĉon, usonaj kaj sudkoreaj respondeculoj diras. Du etaĝoj de la raketo kaj ĝia ŝargaĵujo refalis en la Pacifikan oceanon, usona militista komunikaĵo anoncas. Horojn antaŭe Nordkoreio asertis, ke la satelito sukcese estis surorbitigita kaj estis elsendanta donitaĵojn.

Usono, la Eŭropa Unio, Japanio kaj Sudkoreio kondamnis la lanĉon, kiun laŭkredeble estas nur kaŝlanĉo por longdistancmisila testo. La usona prezidento Barack Obama alvokis al Pjongjango "ne fari pliajn provokajn agojn". "Nordkoreio refoje rompis la regulojn per ĝia elprovo de raketo kiu povus esti uzita por longdistanca misilo," Sro Obama diris al amaso en la ĉeĥa ĉefurbo, Prago kie li nun estas por renkontiĝo kun la Eŭropa Unio. "Ĉi tiu provoko reliefigas la neceson agi, ne nur hodiaŭ posttagmeze ĉe la UN-Sekureca Konsilio, sed en nia persistemo malhelpi la disvastigon de ĉi tiuj armiloj."

Poste komuna komunikaĵo de Usono kaj la Eŭropa Unio petis al Nordkoreio forlasi ĝian postkuron al amasdetruiloj kaj "politiko de minacoj celantaj ĝiajn najbarojn". La lanĉo "malutilas al paco kaj stabileco en nordorienta Azio", la komunikaĵo aldonis. La Sekureca Konsilio de la Unuiĝintaj Nacioj aprobis japanan peton por krizosesio. Vaŝingtono, Tokio kaj Seulo rigardas la lanĉon kiel ĝi estas klara malobservo de rezolucio de la Sekureca Konsilio 1718 aprobita en oktobro 2006, kiu malpermesas al Nordkoreio realigi balistikan misilon. Tamen, ambaŭ Ĉinio kaj Rusio alvokis al limigita respondo de la internacia komunumo.

En komunikaĵo sur sia retejo, la usona Norda Komando deklaris, ke Nordkoreio lanĉis trietaĝan "Taepodong-2" misilon ĉe 02:30 UT. "La etaĝo unu el la misilo falis en la Maron de Japanio / Orienta Maro. La restantaj etaĝoj kune kun la ŝargaĵujo refalis en la Pacifikan oceanon. Neniu objekto eniris orbiton kaj neniu derompaĵo falis sur Japanion." Usonaj militistaj respondeculoj "taksis, ke la kosmolanĉo de raketo ne minacis al Nordameriko aŭ Havajon, kaj nenion faris responde al ĉi tiu lanĉo", la komunikaĵo aldonis.

Antaŭe, ŝtataj amaskomunikiloj en Nordkoreio diris, ke la "Taepodong-2" satelito estis metita en orbiton. La satelito elsendis donitaĵojn kaj la "Kanton de la Generalo Kim Il-sung" kaj "Kanton de la Generalo Kim Jong-il", menciojn pri la forpasinta fondinto de Nordkoreio kaj lia filo, la aktuala gvidanto, la raporto diris.

Tiu malsukceso grave malpliigas la kapablon nordkorean ekspluati la politikan propagandan valoron de la lanĉo, kvankam la lando eble neniam agnoskos la malsukeceson al sia popolo. En antaŭa satelita provlanĉo en 1998, Nordkoreio diris, ke ĝi estis sendinta supren aparaton, kiu orbitis ĉirkaŭ la mondo kaj elsendis revoluciajn kantojn. Ĝi asertis, ke ĉi tiu estis ankaŭ sukcesa sed la lanĉo estis malsukceso ĉar neniu spuro de la satelito estis trovita. Nordkoreio donis antaŭan averton pri la lanĉo kaj multfoje diris, ke ĝi uzas ĝi kiel parton de la paca postkuro de programo de kosmoesploro, kiel ankaŭ rajtigita de la internacia juro. Sed nordkoreaj najbaroj kaj Usono zorgas pri la ebla militista uzo de la lanĉraketo. Ili kredas, ke la vera celo de la lanĉo estas testi longdistancan misilteknologion, specife la "Taepodong-2". Ili kredas, ke tio povus meti partojn de Usono ene de la zono atingebla kaj atingota de la komunisma militista lando.

Nordkoreio unue elprovis sian "Taepodong-2" en julio 2006. Ĝi refalis malpli ol minuton post lanĉo. Tri monatojn poste, Pjongjango faris atoman teston. Internaciaj intertraktoj kun Usono, Sudkoreio, Japanio, Rusio kaj Ĉinio pri helpo por senarmiga interkonsento estas aktuale ekhaltitaj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi