Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo en Esperanto - Submitted news
Reklamrubando
Kirgizio fermas usonan militbazon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Azio - Diversaĵoj
 KIRGIZIO - 5-an de februaro, 2009.

Kirgizio ĵus konfirmis, ke ĝi fermos usonan aerarmean bazon sur sia grundo, tiel tranĉante ĉefan provizovojon tre gravan por usonaj fortoj en Afganio. La kirgiza Prezidento Kurmanbek Bakijev diris en Moskvo tiun mardon, ke sia lando fermos la aerarmean bazon de Manas, kiun usonaj kaj NATO-fortoj uzas por soldatoj kaj provizoj en Afganio. "Ni faris ĉi tiun decidon fini la terminon por la usona bazo sur la teritorio de Kirgizio," Bakijev diris dum gazetara konferenco kun la rusa prezidento Dmitrij Medvedev en Moskvo.

La kirgiza prezidento klarigis, ke la bazo fermiĝos ĉar la du flankoj ne trovis interkonsenton pri la "ekonomia subteno" kiun Usono devus alporti al Kirgizio interŝanĝe por ĝia ĉeesto en la lando. "Ni ofte diskutis la demandon pri ekonomia subteno al Kirgizio kontraŭ ilia ĉeesto tie ĉi. Sed bedaŭrinde ni ne trovis komprenon kun Usono," li diris. "Ni jam de tri jaroj deklaris, ke ni devas reekzameni la kondiĉojn de ĉi tiu interkonsento, sed Usono ne respondis al tiuj demandoj pri ekonomia subteno iel ajn," li aldonis.

Rusio siaflanke anoncis, ke ĝi provizos la centrazian landon per du miliardoj da usonaj dolaroj da pruntoj kaj aliaj 150 milionoj da monhelpo. Usono starigis la bazon de Manas en Kirgizio apud la ĉefurbo Biŝkek kaj alian bazon en najbara Uzbekio antaŭ sep jaroj. Uzbekio, tamen, elpelis la usonajn soldatojn en 2005 pro aferoj pri homaj rajtoj, Manas do restis la sola usona militista bazo en la regiono. La decido fermi Manas estos novan frapon al Vaŝingtono, ĉar la nova usona prezidento planas ekmultiĝn de trupoj en Afganio.

Aktuale, la vojoj utiligataj de Usono kaj NATO tra Pakistanopor provizi siajn soldatojn ankaŭ estas pli kaj pli trafataj de atakoj. La anonco de la prezidento Bakijev venis malgraŭ ripetaj neoj de usonaj respondeculoj kiuj asertis, ke Kirgizio ne fermos la bazon. La plej lastatempa neo eĉ okazis post la anoncoj en Moskvo, kiam la komandanto de usonaj fortoj en Afganio kaj Irako,la Generala David Petraeus, malakceptis raportojn, ke Manas estos fermita. Petraeus, kiu vizitis Kirgizion pasintmonate, diris, ke ebla fermiĝo ne estas en la tagordo nek diskutita. Li aldonis, ke Vaŝingtono pagas proksimume 63 milionoj da dolaroj jare por povi uzi la bazon.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi