eventeo feedburner

La mondo en bildoj

Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Nova beta-versio de Fajrovulpo 4, kun kapablo je HSTS

    Je la 7-a, Mozilo eldonis novan beta-version de la estonta Firefox 4. Ĝi subtenas "Severan transportsekurigon je HTTP" kaj aplikprograman interfacon por prilabori sondatumojn.

  • Bulgarian Writer Atanas Seykov Dies at 82

    The Bulgarian writer, publicist and lexicographer Atanas Seykov has passed away at 82 years of age. Seykov was born in 1928 in Sofia. In 1964 he graduated from the Pedagogical Institute in Budapest, majoring in Esperanto studies.

  • Guinness-libro per la plej eta viro en la mondo

    Kolombio eniris en la Libron de Guinness-Rekordoj danke al unu el siaj loĝantoj. Li havas 24 jarojn kaj nomiĝas Edward Nino Hernandez. Temas pri persono kiu multe ŝatas vojaĝi, kiu revas iam koni la tutan mondon, ĝuus la stiradon de Mercedes-aŭto kaj dancas regetonon. Ĉio normale sed Edward estas la plej eta homo de la mondo.

  • Ĉinio petas la kunlaboron de Irano al IAO

    Ĉinio petis al Irano tutan pretemon kunlabori kun la Internacia Atomenergia Organizo (IAO) kun la celo garantii al la internacia komunumo, ke ĝia nuklea programo havas pacajn celojn.

  • Mozilaj sekureldonoj: SM 2.0.7; Tb 3.0.7, 3.1.3; Fv 3.5.12, 3.6.9

    Hieraŭ Mozilo faris 5 korekteldonojn de siaj "Gecko"-bazitaj programoj (SeaMonkey, Thunderbird, Firefox). Krom korektoj, du el la eldonoj subtenas enkadrig-malpermeson aktivigeblan de retejestroj.

Socio
"Ni ĉesu persekuti al ne-fastantoj..." Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
ALĜERIO - 07-an de septembro, 2010.


La juĝado de dek personoj kiuj ne respektis fastadon dum la Ramadano devis okazi hieraŭ 6-an de septembro en urbeto de la regiono Kabilio. Ĝi estis prokrastita al la 8-a de novembro. La ĉefa akuzito estis liberigita. La ĉiutaga gazeto "Liberté" vidas en tiu liberigo signon de trankviligo en ĉi tiu inkvizicio kiu ne diras sian nomon.
 
Tumultoj en Mozambiko pro altaj prezoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
MOZAMBIKO - 3-an de septembro, 2010.


Policistoj pafis kaŭĉukajn kuglojn kaj larman gason al protestantoj en partoj de la mozambika ĉefurbo maputo je la tria tago de tumultoj pri altiĝantaj manĝaĵoprezoj. Aliloke, Maputo restis trankvila, butikoj kaj komercejoj remalfermiĝis kaj longaj atendovicoj de loĝantoj atendantaj por aĉeti panon kaj benzinon.
 
Fitrakto al nigruloj en Sudafriko juĝata Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
SUDAFRIKO - 28-an de julio, 2010.

Kvar blankaj Sudafrikanoj estas juĝitaj kulpaj pro hontigo al kvin niguloj de universitata hejmpersonaro post kiam vidbendo de la okazaĵo estis afiŝita enreten. La viroj, ĉiuj studentoj ĉe la Universitato de la Libera Ŝtato tiutempe, estis juĝitaj sed antaŭe deklaris sin kulpaj pri la afero.
 
Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
NIĜERIO - 08-an de marto, 2010.

Proksimume 500 homoj estis murditaj en semajnfina venĝa atako, sekve de interreligiaj bataloj proksime al la urbo de Jos en Niĝerio, oficialuloj anoncas. La cifero antaŭe estis taksita je 100 sed estas ĉiam malfacile konfirmi la ekzaktan nombron de viktimoj. Lokaj oficialuloj diris, ke dekduoj de arestoj estis faritaj.
 
Ugando malpermesas organmutilon ĉe virinoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 11
MalbonePlej bone 
Afriko - Socio
UGANDO - 11-an de decembro, 2009.

 
Ugandaj deputitoj voĉdone elektis malpermeson de mutilo de la seksaj organoj ĉe virinoj, ankaŭ nomata "virina cirkumcido". Iu persono juĝita kulpa pri la praktiko fortranĉi fraŭlinan klitoron, alfrontos 10 jarojn en prizono, vivdaŭran malliberigon se viktimo mortas.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL